La Monda Ŝaka Ĉampionumo 1935 estis ludita inter mondĉampiono Aleksandro Aleĥin kaj la defianto Max Euwe en pluraj urboj de Nederlando inter la 3-an de oktobro kaj la 16-an de decembro 1935. Euwe venkis per 9 venkoj kaj 15½ poentoj post 30 ludoj.
La unua ludanto kiu venku en ses ŝakludoj kaj akumulu pli ol 15 poentojn estus ĉampiono.