Monaĥejo Dadivank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Davivank

Dadivank (armene Դավիվանք) estas armena monaĥejo kiu troviĝas en Montara Karabaĥo (en la provinco Ŝahumjan), en arbarigita loko. La preĝejo de la monaĥa komplekso estis konstruita en 1214.

Laŭ la legendo, Dadi, unu el la disĉiploj de Apostolo Judaso Tadeo (martirigita en Armenio) estas entombigita en tiu ĉi monaĥejo kiu estis fondita fine de la 1-a jarcento. Laŭ tiu sama tradicio Sankta Dadi estas la predikanto de la Evangelio en Arcaĥo. En 2007 arkeologioj trovis lian tombon ĉi tie.