Mirialguda
Mirialguda | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 508207 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 918 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 700 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 32′ N, 79° 21′ O (mapo)16.52579.354Koordinatoj: 16° 32′ N, 79° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 105 m [+] | ||
Areo | 28,36 km² (2 836 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Mirialguda (telugue మిర్యాలగూడ) estas urbego, municipo en orienta Barato, en subŝtato Telangano, en distrikto de Naligonda.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Mirialguda situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 105 metrojn de la marnivelo. Surjapet troviĝas 38, distrikta sidejo Naligonda 44 [1], subŝtata ĉefurbo Hajderabado kaj Khammam ĉirkaŭ po 90, Varangal ĉirkaŭ 110, Mumbajo kaj Kolkato ĉirkaŭ po 720, tutlanda ĉefurbo Delhio ĉirkaŭ 1300 kilometrojn (aere) [2].
Demografio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo en 2011 Mirialguda havis populacion de 109 891. La legopovo estas 81,4 %.
Historio[redakti | redakti fonton]
Mirialguda ricevis municipan triagradan statuson en 1984. Dum kreado de la artikolo la statusa grado estas unuagrada.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En Mirialguda la plej grava industrio estas muelado de tritikoj.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La plej grava kaj oficiala lingvo en Mirialguda estas la telugua.
Religioj[redakti | redakti fonton]
En Mirialguda vivas hinduoj ĉirkaŭ (84%), ĉirkaŭ muslimoj (14%) kaj aliaj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Mirialguda havas trairan fervojan linion kaj 4 alvenantajn ĉefvojojn.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- pluraj preĝejoj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans
- germanlingva kaj telugua Vikipedioj