Minuskla cifero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minuskla cifero estas signobildo de eŭropa cifero el aro da malsame altaj/profundaj ciferoj (kun pendaĵoj kaj malpendaĵoj), kiuj aspektas simile al la minuskloj. Ekz-e tiaj:

Minusklaj ciferoj el la tiparo Hoefler Textangle

Ĉar pli legebla, tia cifertiparo speciale konvenas por presado de grandaj ciferaj datumaroj, ekz-e por la matematikaj tabeloj. Ciferoj, konfuzeblaj en la formo majuskla (ekz-e 3 kaj 8, 1 kaj 7, 1 kaj 4), klare distingeblas en la formo minuskla. La minusklaj ciferoj aperis en Eŭropo dum Renesanco. Kp majuskla cifero.

En kelkaj tiparoj (precipe tiuj devenantaj el la tradicio franca) la cifero „3“ havas malpendaĵon (estas alta) — dum en la pli ofta tradicio anglalingvuja ĝi havas pendaĵon (estas profunda). Tio devis pli bone distingigi la ciferon disde la minuskla z, kiu iam estis skribata kun pendaĵo (kiel en „ʒoo“, t.e. „zoo“). Aliflanke, tio malgrandigis la kontraston inter „3“ kaj „8“ (krom se oni samtempe mallevis tiun lastan).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Minusklaj ciferoj en tabelo matematika

En la 20-a jc la minusklaj ciferoj preskaŭ tute formortis, krom en kelkaj uzoj specialaj. La normala formo de la eŭropaj ciferoj iĝis la formo majuskla (ankaŭ la Fundamento de Esperanto uzas la ciferojn majusklajn). Tamen lastatempe la minusklaj ciferoj reaperas en diversaj tiparoj kaj publikaĵoj (precipe anglalingvaj).

Minusklaj ciferoj plibonigas legeblon de nombroprezentoj en tabeloj matematikaj (tio estas unu el la specialaj uzoj en kiu ili transvivis la 20-an jc). En ceteraj kuntekstoj oni uzu ilin singarde, ĉar nuntempe ili plu restas stilo malneŭtrala, ili impresas iujn kiel stilo markita. Interalie oni evitu ilin en registritaj varmarkoj, kie ili povus sugesti la ideon, ke ilia stilo estas parto de la dizajno (krom se ĝi efektive estas tia, kompreneble). Oni prefere evitu ilin en dikumentoj oficialaj aŭ formularoj.

Komputado[redakti | redakti fonton]

La minusklaj ciferoj ne havas apartajn kodnumerojn en Unikodo, kiu rigardas ilin kiel skribmanieron, ne kiel apartajn signojn. Tamen iuj tiparoj, kiuj disponigas minusklajn ciferojn paralele kun la majusklaj, devas atribui al ili iujn kodlokojn. Kutime oni elektas kodojn en la unikoda «uzanto-zono» (Unicode's Private Use Areaangle; ekz-e, la tiparoj Adobe “Pro” uzas por la minusklaj ciferoj la kodnumerojn U+F643..U+F64C.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]