Mineja lago Omszk
Mineja lago Omszk | ||
---|---|---|
Aerfoto pri lago Omszk
| ||
excavation lake | ||
Situo | Pest, Hungario | |
Ĉefaj fontoj | ne estas | |
Ĉefaj elfluoj | ne estas | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° 37′ 3″ N, 19° 3′ 42″ O (mapo)47.617519.061666666667Koordinatoj: 47° 37′ 3″ N, 19° 3′ 42″ O (mapo) | |
Maksimuma profundo | 8 m | |
Averaĝa profundo | 3 m | |
La mineja lago Omszk [omsk] (hungare Omszki bányató) estas artefarita lago en Hungario inter urbo Budakalász kaj Danubo, tamen preskaŭ najbare al Budapeŝto.
Nomo de la lago[redakti | redakti fonton]
Pest kaj najbareco de Omsko tenis ĝemelurbecojn, tial en 1977 la lago prenis la nomon Omszk (laŭ hungara ortografio). En 2017 la municipo faris konkurson pri nova lagnomo, sed poste eĉ rezulto ne estis deklarita.
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko dum jarcentoj la Danubo metis ŝtonetojn, kiujn dum la socialismo oni minadis surface ekde la 1960-aj jaroj. Pli poste restis granda kavo, kiu pleniĝis per grunda akvo, iomete kanalkakvo. Ankaŭ la Danubo fluas tre proksime, en 1965 eĉ la inundo atingis la minejoj. Tiam ne nur Danubakvo, sed ankaŭ fiŝoj alvenis. La akvokvalito estis malbona. Tamen alvenis homoj depost ĉeso de la minado, precipe naturistoj. Depost fino de la socialismo la municipo nuligis la kanalkavon, iom poste la akvo puriĝis. En 2005 sportejo pri en:wakeboard konstruiĝis, tiutempe la naturistoj estis forigitaj. La wakeboard donas oksigenon en la akvon, tial tiu sporto iomete helpas al la fiŝoj. Ekde 2010 la fiŝkaptistoj luas duonon de la lago, samtempe oni konstante metas fiŝidojn en la lagon. La naĝado estas danĝera kaj tial malpermesita. Oni establis ankaŭ kurejon ĉirkaŭ la lagon.
Akvo[redakti | redakti fonton]
La lago havas nek enfluejon, nek elfluejon. Ĉe la bordoj kanoj kreskas. La plej oftaj fiŝoj estas karpoj, skardinioj, perkoj kaj tinkoj. La averaĝa profundo estas 3 m kaj varias inter 1-8 m.