Saltu al enhavo

Miklós Duray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Duray
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1945 (1945-07-18)
en Lučenec
Morto 30-an de decembro 2022 (2022-12-30) (77-jaraĝa)
Tombo Lučenec Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungaraslovaka vd
Ŝtataneco Slovakio (1992–)
Ĉeĥoslovakio (1945–1992) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kunekzistado Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Antal Szabó (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
geologo
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Geologio, politiko kaj opinia ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bratislavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós DURAY [miklOŝ durai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Duray Miklós estIs slovakia hungara politikisto, profesoro, geologo, verkisto, parlamentano.

Miklós Duray [1] naskiĝis la 18-an de julio 1945 en Ĉeĥoslovakio en Lučenec kaj mortis la 30-an de decembro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Duray apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio/Slovakio. Li frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon en Fiľakovo, poste li estis simpla laboristo unu jaron. Li akiris geologian diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1971. Dum la studentaj jaroj li jam politikadis, ĉefe dum Praga printempo 1968. Post siaj studoj li laboris en esplora instituto, poste en konstrua entrepreno kiel geologo. En 1982 kaj ankaŭ en la sekva jaro li estis arestita pro malpermesitaj agoj kontraŭ la socialismo. Spite tion pro eksterlandaj influoj en la studjaroj 1988 kaj 1989 li instruis en universitato en Usono, sed post falo de la socialismo li hejmenvenis. En 1990 li fondis partion por defendi interesojn de la hungara minoritato, ĝis 2010 li estis parlamenta deputito. Depost 2010 li instruas politologion en Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis 7 hungarajn premiojn inter 1986-2005. Li havas edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kutyaszorító I. (1982)
  • Kutyaszorító II. (1989)
  • Csillagszilánk és tövistörek (1993)
  • Változások küszöbén (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]