Mihály Herczegh
Mihály Herczegh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1840 en Hódmezővásárhely |
Morto | 24-an de marto 1926 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (1858–1862) Piarist grammar school Dugonics András (en) Bethlen Gabor Reformatus Gimnazium (en) |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto |
Mihály Herczegh [mihAj herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczegh Mihály estis hungara juristo, profesoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zilahi kaj székcsői [sEkĉOi].
Mihály Herczegh [1] naskiĝis la 24-an de marto 1840 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 24-an de marto 1926 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mihály Herczegh frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged, poste li akiris juĝistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1862. Post 2 jaroj li akiris advokatan diplomon, samptempe li doktoriĝis. Li laboris en juĝejo en Pest (urbo) inter 1863 kaj 1865, poste li estis subnotario en Székesfehérvár kelkajn monatojn, fine li instruis en jura akademio en Pécs. En la lernajaro de 1868 li instruis en jurakademio en Győr, poste en Universitato de Budapeŝto ĝis 1913. En 1870 li atingis la rangon publika ordinara profesoro, li estis rektoro en la studjaro 1897 [2].
En 1869 li edziĝis. Post longa instruado li ricevis la titolon "kortega konsilisto".
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Magyar polgári törvénykezési rendtartás, tekintettel a vonatkozó felsőbb rendeletekre (1871, 1882-84, 1885, 1891)
- Magyar családi és öröklési jog (1874. (2, 1885)
- Az ági öröklés fentartása (1882)
- Magyar örökösödési eljárás (1894, 1895)