Memphis Grizzlies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memphis Grizzlies
emblemo
basketbala teamo
Komenco 1995 vd
Antaŭe Vancouver Grizzlies vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Memphis
Retejo Oficiala retejo
vdr
Pau Gasol.

La Memphis Grizzlies (Memfisaj Ursoj, referencataj surloke kiel la Grizz) estas usona profesia teamo de korbopilko kun sidejo en Memfiso, Tenesio. La Grizzlies konkurencas en la National Basketball Association (NBA) kiel membro de la Okcidenta Konferenco de la ligo en la Sudokcidenta Divizio. La Grizzlies ludas siajn hejmludojn ĉe FedExForum. La teamo estas posedata de Robert Pera. La Grizzlies estas nun la nura teamo en la ĉefaj profesiaj nordamerikaj sportligoj kiu havas sian sidejon en la urbo Memfiso, kaj la nura profesia korbopilka teamo en la subŝtato Tenesio.

La teamo estis origine establita kiel Vancouver Grizzlies en Vankuvero, Kanado, ekstera teamo kiu aliĝis al la NBA por la sezono 1995–96. Post la fino de la sezono 2000–01, la Grizzlies lasis Vankuveron kaj translokiĝis al Memfiso.

Pau Gasol estis la NBA-Novulo de la Jaro en 2002 kun la Memphis Grizzlies, iĝante unu el nur tri ne-usonaj NBA-ludantoj gajnintaj tiun premion. Li estis grava ludisto en la epoko 2001–2007.

FedExForum.

La teamo ludis hejme en:

  • General Motors (GM) Place (1995–2001)
  • Pyramid Arena (2001–2004)
  • FedExForum (2004–nun)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]