Maskerado ĉirkaŭ la morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maskerado ĉirkaŭ la morto
Maskerado ĉirkaŭ la morto
La dua eldono (2001)
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tivadar Soros
Ilustristo James Hutcheson
Lingvoj
Origina lingvo Esperanto
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1965, 2001
Loko Roterdamo
Eldoninto Universala Esperanto-Asocio
Lando Nederlando
Trajtoj
Paĝoj 318 (la dua eldono)
ISBN 9290170735 (la dua eldono)
Temo Holokaŭsto en Hungario
Ĝenro memoraĵoj
vdr

Maskerado ĉirkaŭ la morto estas membiografia romano de Teodoro Ŝvarc (verkista nomo de Tivadar Soros[1][2]) pri sia travivo kiel judo en Hungario dum la germana okupo kaj faŝista regado en la Dua Mondmilito. Ĝi unue aperis ĉe eldonejo Stafeto en 1965. El la originalo estis faritaj tradukoj al la hungara (2002, 2018)[3], itala (2011), ĉeĥa (ref?).

La dua eldono aperis en 2000 en Britio sub redakto kaj kun komentario de Humphrey Tonkin kaj antaŭparolo de la filoj de la aŭtoro, Paul Soros kaj George Soros.

Tiu ĉi verko estis lastatempe reeldonita (angle) en Usono (2001), kaj poste tradukita ankaŭ al la rusa (2001), la germana (2003 + 2005), la franca (2015), la japana kaj la mongola (2018) lingvoj[4]. La angla traduko servis ankaŭ por la enĉinigo (ref?) de la verko.

En marto 1944 la germanaj nazioj okupaciis Hungarion kaj tuj enkondukis pliajn, pli severajn kontraŭjudajn leĝojn. La judoj devis sin anonci por registrado, porti flavan stelon, ne rajtis vizitadi vendejojn, restoraciojn, estis deportataj al koncentrejoj aŭ mortpafataj ĉe la bordo de Danubo. Nur en januaro 1945, post dek monatoj de teroro, liberigis Hungarion la sovetia armeo. Tivadar Soros, kvankam judo, sukcesis savi ne nur sin mem kaj sian familion, sed ankaŭ multajn aliajn homojn. En la libro li priskribas, kiamaniere li tion faris.

Alilingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

Rusa

Тивадар Сорос. Маскарад. Игра в прятки со смертью в нацистской Венгрии, tradukis S.V. Babkov, Moskvo, Рудомино (trlt. Rudomino), 2001, 246 paĝoj, ISBN 5-7380-0148-6.

Turka

Maskerado: Nazi Rejimi Altinda Ölümle. Istanbulo, Açik Deniz, 2001

Germana

Maskerade. Die Memoiren eines Überlebenskünstlers. Humphrey Tonkin kun antaŭparolo de Paul kaj George Soros. Tradukis el la angla Holger Fliessbach, 318 paĝoj, Frankfurt: Deutsche Verlags-Anstalt, 2003, ISBN 9783421054968. Broŝurita eldono: München: DTV Deutscher Taschenbuch, 2005.

Angla

Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros' Father Outsmarted the Gestapo, 298 paĝoj, Humphrey Tonkin (redaktoro), George Soros (antaŭparolo), Paul Soros (antaŭparolo), 2011, Novjorko, eld. Arcade (Skyhorse Publishing, Inc.), ISBN13: 9781611450248

Itala

Ballo in maschera a Budapest, traduko el Esperanto fare de Margherita Bracci Testasecca, Editore Gaspari, 2011, ISBN 88-7541-200-6

Ĉina

Masquerade, Beijing, eld. Thinkingdom House, viii + 213 paĝoj, 2011.

Ĉeĥa

Maškaráda kolem smrti. tradukis Jindřiška Drahotová, Dobřichovice: KAVA-PECH. 244 paĝoj, 2014.

Franca

Mascarade autour de la mort, 330 p., eld. Fayard, 2015, ISBN 978-2-213-68097-2

Japana

Maskerado, [Dancing with Masks]. trad. Mitaichi Akira. Tokio, Gendaikikakushitsu, 403 paĝoj, 2017.

Hungara

  • Álarcban. Nácivilág Magyarországon ; előszó Soros Pál, Soros György, ford. Ertl István; Trezor Könyv- és Lapkiadó, Bp., 336 p;. 2002, ISBN 9639088730
  • Túlélni / Álarcban. Nácivilág Magyarországon / Szibériai Robinsonok ; tradukis István Erl, Budapeŝto, antaŭparolo Paul Soros kaj György Soros, eld. Múlt és Jövő, 336 p. 2018, ISBN: 9786155480515 La hungara eldono de 2018 enhavas du verkojn (Modernaj Robinzonoj + Maskerado).

Pola

Aperonta en 2021, traduko fare de Ewa Siurawska.

Mongola

(Mankas bibliografiaj informoj).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Maskerado ĉirkaŭ la morto estas, laŭ mia opinio, oportuna libro en Esperantujo, despli oportuna ĉar temas pri memorlibro de homo suferanta en propra

karno kaj animo tiun lavangon de frenezo, doloro kaj honto kiu minigis parton de Eŭropo kaj grave skuis en kelkaj landoj la fortajn bazojn de la kristana civilizacio. Sinjoro Ŝvac (budapesta advokato suferinta en Hungarujo la terurojn de la Nazimondo) estas plua rakontanto de teruraĵoj jam familiaj al tiuj, kiuj en anima solidaro kun la tiamaj suferintoj tralegis almenaŭ parton de la abundaj verkajoj aperintaj en ĉiuj lingvoj pri tiuj terurigaj amasmortigoj kun la espero —senespera— trovi ian eksplikon al tiu subhoma frenezo. Multa j krioj leviĝis post la tragedio kaj sennombraj protestoj furiozis. El la plej tragikaj, rememoru la verkon de Rudolf Hochhuth «Der Stellvertreter», certe de multaj bedaŭrata sed kies apero eksplodigis plej diversajn kaj kontraŭajn opiniojn. Ankaŭ novan intereson vekiŝ la libró «Le Malin des Magiciens» kiu enportis kuriozan sed bone ftiiidamentitan interpreton. Multaj alfaj voĉoj aŭdigis sin, sed jam multaj homoj forgesis la dramon aŭ misvaloras ĝin. Maskerado ĉirkaŭ la morto ŝajne celas esti atesta memoriga averta dokumento de tiu tragika historipeco.

La verkanto de la libro, konata esprantisto, sciis lerte spici sian rakonton per anekdotoj kaj humoraĵoj kiuj iel malpecigas la animon de la leganto, troŝarĝita per la tragikaj krudulaĵoj defilan tajtra la paĝoj de la libro. La rakonto estis originale verkita en Esperanto. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n152 (nov 1965)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Militrakonto

Humphrey Tonkin

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Humphrey Tonkin: Tradukado de Soros: la defioj de vivmemoroj (trad. Brian Moon). Pri la sorta evoluo de la teksto de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros, tradukita al la angla el diversaj versioj. Meditado pri Esperanto kiel literatura lingvo kaj kiel traduka lingvo. Beletra Almanako (21), oktobro 2014, pp. 86-96.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Stanislavo Belov (2015-09-15) Maskerado ĉirkaŭ la morto: ŝercemulo kontraŭ Holokaŭsto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Soros  estas tradicia transskribo, tamen laŭ la reguloj de hungara literumado la familia nomo Soros estas legata kiel ŝooroŝ.
  2. En 1936 la familio ŝanĝis sian familian nomon Schwartz al Soros pro kreskanta antisemitismo
  3. (hu) "Soros: Álarcban (tartalom) Arkivigite je 2021-04-13 per la retarkivo Wayback Machine". bibl.u-szeged.hu.
  4. (eo) Ulrich Lins, Morte danĝera maskerado, Hypotheses, esplorprojekto „Militrakonto“, la 22-an de junio 2016.