Martin Stuppnig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Stuppnig
Martin Stuppnig 2019-10-18 dum Ĉeĥa Esperanto Konferenco en Brno
Persona informo
NomoMartin Stuppnig
Naskiĝdato24-a de oktobro 1925
Dato de naskiĝo24-a de oktobro 1925 [#]
NaskiĝlokoKreublach / GailtalAŭstrio
Aĝo98
Okupoj kaj profesioj
Okupojfervojisto, verkisto kaj esperantisto
Geografio
ŜtatoAŭstrio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo, Esperanto [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Martin Stuppnig (naskiĝis la 24-an de oktobro 1925 en Kreublach / GailtalAŭstrio) estas aŭstra fervojisto, verkisto kaj esperantisto

Li estas aŭtoro de la libro "Kriegsimpressionen", esperantigite "Home en Senhomeco". [1] La libro jam aperis ankaŭ en la ĉeĥa kaj estas tradukita en la hungaran kaj italan lingvojn

Vivo[redakti | redakti fonton]

Martin Stuppnig naskiĝis kiel 3-a infano de Christian Stuppnig (1893-1967), tajloro, kaj Ludmilla, naskiĝinta Vielgut (18971978) en Karintio.[2] Entute ili estis 13 gefratoj. Martin parttempe loĝis ĉe siaj geavoj. Kiel junulo li komencis labori kaj lerni ĉe la fervojo (tiutempe: Deutsche Reichsbahn). 17-jaraĝa li devis interrompi sian lernoservon ĉar li estis enarmeigita. Tio spite de vid-handikapo, kio fariĝas lin dumnokte preskaŭ blinda.[3] Batalante kiel soldato por la nazia Germanio li havis terurajn travivaĵojn. Tiujn li notis en sia sola libro "Kriegsimpressionen", esperantlingve "Home en senhomeco". Martin esperantistiĝis post la dua mondmilito. Li laboris ĉe la aŭstra fervojo kaj estas membro de IFEF kaj AFEF. Martin geedziĝis en la jaro 1953 en Finkenstein.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La libro aperis ĉe KAVA-PECH: https://kava-pech.cz/#/eo/b/YJLmXBEAACUA0q_3/home-en-senhomeco.-militaj-impresoj
  2. Trauungsbuch von Sankt Georgen im Gailtal montras la edziĝdaton de la gepatroj: https://data.matricula-online.eu/de/oesterreich/gurk/st-georgen-im-gailtal/S22_022-1/?pg=7
  3. Gailtal Journal August 2021, p. 15