Majs
Etoso
Majs [majŝ], kroate Majša, germane Maisch [majŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 32 km²
- Loĝantaro: 1020
- Poŝtkodo: 7783
- Telefonprefikso: 69
Situo[redakti | redakti fonton]
Majs situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ rojo, proksime de Kroatio. Mohács troviĝas 14, Villány 15, Siklós 29 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1235 laŭ tiama hungara ortografio "Moysa". Post la mezepoko La komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, infanĝardeno, lernejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto, eta banko, vendejo, sportejo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Karlo Boromeo
- ortodoksa serba preĝejo el la 18-a jarcento