Magdolna Hargittai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdolna Hargittai
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1945 (1945-12-19) (78-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o István Hargittai
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • historiisto
vdr

Magdolna Hargittai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hargittai Magdolna estas hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea. Anstataŭ la origina nomo ŝi uzas la edzan nomformon.

Magdolna Hargittai [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1945 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magdolna Hargittai doktoriĝis en 1991 el kemio. Ŝia edzo estas István Hargittai, same kemiisto, ili kunlaboras ofte en publikaĵoj. Ŝi okupiĝis precipe pri neorganika kemio. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1974-2011.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az elektrondiffrakció és gyakorlati alkalmazása (1969)
  • Koordinációs vegyületek gőzfázisú molekulageometriája (1974)
  • Symmetry through the Eyes of a Chemist (1986)
  • Szimmetria egy kémikus szemével (Simetrio laŭ okulo de kemiisto) (kune kun István Hargittai), (1983), angle: (1986, 1995)
  • Conversations with Hyaluronan Scientists (2009)
  • Comprehensive study of the structure of aluminum trihalides from electron diffraction and computation (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.