Saltu al enhavo

Mátyás Éltes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mátyás Éltes [mAtjAŝ Elteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Éltes Mátyás estis hungara elstara pedagogo pri intelektaj malkapabluloj, instruisto, profesoro. Lia origina familia nomo estis Ellenbach.

Mátyás Éltes

Mátyás Éltes [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1873 en Győrszentiván. Li mortis la 17-an de oktobro 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Éltes frekventis gimnazion en Győr, poste li lernis teologion en Graz, tamen li akiris pedagogian diplomon en Győr en 1893. Post siaj studoj li instruis en diversaj lernejoj en Transdanubio 5 jarojn. En 1898 li estis nomumita speciala instruisto de hungara reĝa edukejo (aŭ edukejo pri "idioto"j). En 1902 li studvojaĝis al eksterlando, eĉ li akiris plian diplomon pri intelektaj malkapabluloj. Li kreis novajn metodojn pri la edukado. Li studis kontribuaĵojn de Pál Ranschburg, Artúr Sarbó, John Dewey, Maria Montessori. Li longe instruis ankaŭ en la speciala pedagogia altlernejo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyengeelméjűek világából (1902)
  • Közérdekű tudnivalók a gyengetehetségű gyermekek oktatására szolgáló kisegítő iskolákról (1905)
  • A gyermeki intelligencia vizsgálata (1914)
  • Megismételt intelligenciavizsgálat eredménye értelmi fogyatékosokon (1928)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Éltes Mátyás" de 1992 Több intézmény vette fel nevét.
  • pluraj lernejoj prenis la nomon "Éltes Mátyás"

Fontoj[redakti | redakti fonton]