Saltu al enhavo

Márta Kormos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márta Kormos
Persona informo
Naskonomo Kormos Márta
Naskiĝo la  15-an de decembro 1915(nun 1915-12-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 28-an de junio 1988
en Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (1934–1937) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o György Radó Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Márta Kormos [kormoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kormos Márta estis hungara aktoro, tradukisto. Lia edzo estis György Radó.

Márta Kormos [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de junio 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márta Kormos akiris diplomon en Teatra Akademio en 1937. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Magyar. En la sekva jaro ŝi havis eĉ ĉefrolon. Inter 1938-1940 ŝi apartenis al Gaja Teatro, inter 1941-1944 al Nacia Teatro (Kolozsvár), en la teatra jaro 1946 al Teatro Belvárosi, inter 1950-1952 al la sindikata teatro. En 1952 ŝi retiriĝis pro malsano, poste ŝi tradukis en redaktejo. Li havis edzon.

Ŝiaj ambaŭ filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Az aranyember (1936) – Tímea (ĉefrolo)
  • Sárga rózsa (1940) – ciganino

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.