Listo de ĉefprezidantoj de la franca Revizora Kortumo
La ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo estas, en Francio, la plej supera juĝisto de la Revizora Kortumo, respondeca pri ĝenerala regado.
Rolo[redakti | redakti fonton]
Neforigebla juĝisto, li estas nomumita per dekreto decidita de la Konsilio de la ministroj.
La ĉefprezidanto difinas la ĝeneralan organizadon de la laboroj de la Revizora Kortumo : li disdonas la atribuojn de la Kortumo inter la sep ĉambroj kaj decidas pri la antaŭvida programo de la kortumaj laboroj.
Li sendas al la ministroj kaj prezidantoj de la kontrolitaj organizaĵoj la rimarkojn ellaboritaj de la ĉambroj, sendas al la Parlamento la raportojn, kiuj estis petitaj al ĝi kaj publikigas la raportojn, kiujn la Kortumo decidi publikigi..
Fine, la ĉefprezidanto prezidas tri « organizaĵojn asociitajn » al la Kortumo sed apartaj de ĝi :
- la Kortumo pri buĝeta kaj financa disciplino,
- la Enketa komitato pri kosto kaj efikeco de la publikaj servoj,
- la Konsilio de la devigaj deprenoj same kiel sendependa organizaĵo, la Supera Konsilio pri publikaj financoj, lokita ĉe la Revizora Kortumo.
Listo de la ĉefprezidantoj[redakti | redakti fonton]
ĉefprezidanto | Nomuma dekreto | |
---|---|---|
François Barbé-Marbois | 1807 | |
Jean-Baptiste Collin de Sussy | 24-a de marto 1815 | [Bull 1] |
François Barbé-Marbois | 22-a de junio 1815 | |
Félix Barthe | 4-a de aprilo 1834 | [Bull 2] |
Joseph Jérôme Siméon | 27-a de majo 1837 | [Bull 3] |
Félix Barthe | 31-a de marto 1839 | [Bull 4] |
Ernest de Royer | 1-a de februaro 1863 | [Bull 5] |
Jules Petitjean | 1877 | |
Roger Léonard | 2-a de februaro 1955 | [JORF 1] |
André d'Estresse de Lanzac | 27-a de aŭgusto 1969 | [JORF 2] |
Lucien Paye | 19-a de januaro 1970 | [JORF 3] |
Désiré Arnaud | 20-a de junio 1972 | [JORF 4] |
Bernard Beck | 9-a de marto 1978 | [JORF 5] |
Jean Rosenwald | 14-a de oktobro 1982 | [JORF 6] |
André Chandernagor | 7-a de decembro 1983 | [JORF 7] |
Pierre Arpaillange | 8-a de oktobro 1990 | [JORF 8] |
Pierre Joxe | 10-a de marto 1993 | [JORF 9] |
François Logerot | 8-a de marto 2001 | [JORF 10] |
Philippe Séguin | 21-a de julio 2004 | [JORF 11] |
Alain Pichon, dojeno de la ĉambraj prezidantoj, provizore antaŭ nomumo | ||
Didier Migaud | 23-a de februaro 2010 | [JORF 12] |
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Teksto el la interretejo de la Revizora Kortumo Arkivigite je 2012-04-12 per la retarkivo Wayback Machine (kopio de la enhavo estas permesita)
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
En la Bulteno de la leĝoj, sur Google Books :
- ↑ Imperia dekreto n° 38 de la 24-a de marto 1815, Bulteno, 6-a serio, n° 5 de la 26-a de marto 1815, p. 36.
- ↑ Edikto n° 5256 de la 4-a de aprilo 1834, Bulteno, 9-a serio, tomo 8-a, n° 292 de la 9-a de aprilo 1834, p. 157.
- ↑ Edikto n° 6867 de la 27-a de majo 1837, Bulteno, 9-a serio, tomo 14-a, n° 506 de la 7-a de junio 1837, p. 340.
- ↑ Edikto n° 7866 de la 31-a de marto 1839, Bulteno, 9-a serio, tomo 18-a, n° 638 de la 2-a de aprilo 1839, p. 209.
- ↑ Imperia dekreto n° 10869 de la 1-a de februaro 1863[rompita ligilo], Bulteno, 11-a serio, tomo 21-a, n° 1086 de la 18-a de februaro 1863, p. 99.
En la Oficiala Gazeto, sur Légifrance aŭ Gallica :
- ↑ Dekreto de la 2-a de februaro 1955, JORF n° 32 de la 5-a de februaro 1955, p. 1329–1330.
- ↑ Dekreto de la 27-a de aŭgusto 1969, JORF n° 202 de la 29-a de aŭgusto 1969, p. 8679.
- ↑ Dekreto de la 19-a de januaro 1970, JORF n° 16 de la 20-a de januaro 1970, p. 703.
- ↑ Dekreto de la 20-a de junio 1972, JORF n° 144 de la 21-a de junio 1972, p. 6300.
- ↑ Dekreto de la 9-a de marto 1978, JORF n° 59 de la 10-a de marto 1978, p. 1018.
- ↑ Dekreto de la 14-a de oktobro 1982, JORF n° 246 de la 21-a de oktobro 1982, p. 3180–3181.
- ↑ Dekreto de la 7-a de decembro 1983, JORF n° 284 de la 8-a de decembro 1983, p. 3543.
- ↑ Dekreto de la 8-a de oktobro 1990, JORF n° 235 de la 10-a oktobro 1990, p. 12269, NOR:ECOX9010307D.
- ↑ Dekreto de la 10-a de marto 1993, JORF n° 60 de la 12-a de marto 1993, p. 3859, NOR:ECOX9300139D.
- ↑ Dekreto de la 8-a de marto 2001, JORF n° 58 de la 9-a de marto 2001, p. 3782, NOR:ECOX0104732D.
- ↑ Dekreto de la 21-a de julio 2004, JORF n° 169 de la 23-a de julio 2004, teksto n° 57, NOR:ECOP0400549D.
- ↑ Dekreto de la 23-a de februaro 2010, JORF n° 46 de la 24-a de februaro 2010, p. 3516, teksto n° 38, NOR:PRMX1005343D.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]