Lipogenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lipogenezo estas la biokemia reakcio per kiu estas sintezigitaj la grasacidoj de longa ĉeno esterigitaj (unuigitaj kun la glicerolo) por formi trigliceridojn aŭ reservograsojn.

La sintezigo de grasacidoj de longa ĉeno okazas pere de du malsamaj sistemoj de enzimoj en la citoplasmo de la ĉelo, nome la acetil-CoA karboksilazo kaj la grasacida sintazo. La plilongigo de la ĉeno de la grasacidoj okazas en la endoplasma retikulo, katalizita per la enzima sistemo de la mikrosoma elongazo.