Lakeba
Lakeba | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Koroa maro | |
Insularo | Lau Insularo | |
Geografia situo | 18° 12′ S, 178° 48′ U (mapo)-18.2-178.8219Koordinatoj: 18° 12′ S, 178° 48′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 10,8 km | |
Larĝo | 7,5 km | |
Areo | 58,9 km² | |
Plej alta loko | 219 m | |
Loĝantaro | ĉ. 2 100 36 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Tubou | |
Lakeba estas insulo en la suda Lau Insularo de Fiĝio; la provinca ĉefurbo de Lau situantas tie. La insulo estas la deka plej granda en Fiĝio, kun terareo de preskaŭ 60 km².[1] Ĝi estas fruktodona kaj malseka, kaj ĉirkaŭita de 29-kilometra soxeo. Ties plej proksimaj najbaroj estas ĉe Aivo kaj Najaŭo. Separata per profunda maro el tiu lasta sed nur per neprofundaj akvoj el la unua, tiele ke marnivelo estis pli malalta dum glaciaj epizodoj kaj tiele Lakeba kaj Aivo formis unusolan grandan insulon.[1]
Ĝi havas populacion de ĉirkaŭ 2,100 loĝantoj en ok vilaĝoj, el kiuj plej gravas estas la ĉefurbo Tubou kiu kuŝas en la sudo de la insulo. Ĉe Tubou estas la vilaĝo de Levuka; nepre ne konfuzu kun ties samnoma – Fiĝia malnova ĉefurbo –; Levuka en Lakeba estas hejmo por fiŝkapta tribo kies prauloj devenas el Bau Insulo. Alia grava vilaĝo estas Nasaqalau, situanta en la norda parto de Lakeba.
Notoj[redakti | redakti fonton]
18° 13′ S 178° 47′ U / 18.217 °S, 178.783 °U (mapo)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Franklin, Janet; Keppel, Gunnar & Whistler, W. Arthur (2008): The vegetation and flora of Lakeba, Nayau and Aiwa Islands, Central Lau Group, Fiji. Micronesica 40(1/2): 169–225. PDF fulltext Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Steadman, David William (2006): Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Birds. University of Chicago Press. ISBN 0-226-77142-3