Saltu al enhavo

Lajos Evva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Evva
Lajos Evva
Lajos Evva
Persona informo
Naskonomo Ewa Lajos
Naskiĝo la  17-an de aŭgusto 1851(nun 1851-08-17)
en Hungario Kétfegyvernek (Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de oktobro 1912
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Szidi Rákosi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Literatura tradukisto
verkisto
teatrestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Evva [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Evva Lajos estis hungara teatrestro, tradukisto.

Lajos Evva [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1851 en Kétfegyvernek (Hungara reĝlando, nuntempa Zbrojníky en Slovakio), li mortis la 12-an de oktobro 1912 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas la 12-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Evva frekventis mezlernejon en Szatmár, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1870. Inter 1871-1873 li laboris en biblioteko de Hungara Nacia Muzeo, poste li estis familia edukisto, fine memserva soldato. Ekde 1875 li havis diversajn postenojn en Népszínház, komence li estis skribisto, poste sekretario, baldaŭ dramaturgo kaj reĝisoro, fine inter 1881 kaj 1897 teatrestro. Tiu erao estis la glora epoko de la teatro. En 1897 li estis unu el la fondintoj de Teatro Magyar.

Li ofte tradukis teatraĵojn kaj verkis kritikojn. Li edziĝis en 1879.

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Scribe:
    • A csodálatos orvosság (romano, 1872)
    • Carlo Broschi (romano, 1872)
  • diversaj operetoj, teatraĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]