La abolo de la laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La abolo de la laboro
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bob Black
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1985
vdr

La abolo de la laboro aŭ "The Abolition of Work" estas eseo verkita de Bob Black en 1985.[1] Ĝi estis parto de la unua libro de Black, nome antologio de eseoj titolita The Abolition of Work and Other Essays publikigita de Loompanics Unlimited. En ĝi li kritikas la etikon kiu proponas laboron kaj anstataŭe defendas aktivan ludon, reduktado de produktado, aŭtomatismon, ktp., dum kontraŭas dungadon, salajron, danĝeron de la laboro (genocido)

La enhavo estas distribuita sub jenaj subtitoloj:

  • Neniam iu ajn devus labori
  • Mizero de la salajreco, riĉeco de la ludo
  • Moderna sklaveco kaj antikva libereco
  • La genocida laboro
  • Kiel ekstermi la laboron
  • Luda revolucio

Ĝi estis tradukita en Esperanton fare de Djémil Kessous, publikigita en Liberecana Ligilo (nº 111 de 2004), en la retejo de SAT[2] kaj poste kiel papera broŝuro fare de Eldona Fako Kooperativa de SAT en 2007.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Black, Bob (1986). The Abolition of Work and Other Essays. Port Townsend: Loompanics Unlimited. ISBN 0-915179-41-5.
  2. Artikolo en SAT kulturo
  3. Bob Black, La abolo de la laboro, Eldona Fako Kooperativa de SAT, 2007, 38 pp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]