La Verda Libro (en la araba: الكتاب الأخضر al-Kitāb al-Aḫḍar) estas malgranda libro, kiu starigas la politikan filozofion de libia gvidanto Muamar Kadafi. La libro unue estis eldonita en 1975. Ĝi estis "celita por esti legita de ĉiuj". Laŭdire la libro estis inspirita parte de la Malgranda Ruĝa Libreto (Citaĵoj de prezidanto Mao Ce-tung)[1]. Ambaŭ estis vaste distribuitaj ene kaj ekster la devenlando kaj "skribitaj en simpla kaj komprenebla stilo, kun multaj memorindaj sloganoj"[2]. Dum la libia enlanda milito, ekzempleroj de la libro estis bruligitaj de kontraŭ-Kadafia sektoro[3]
La Solvo de la Problemo de Demokratio: La Aŭtoritato de la Popolo
En ĉi tiu ĉapitro, Kadafi malakceptas modernan liberalan demokration kaj instigas al starigo de formo de rekta demokratio bazita sur popolaj komitatoj.
II
La Solvo al la Ekonomia Problemo: Socialismo
En ĉi tiu ĉapitro, Kadafi prezentas la ekonomian solvon kaj la manieron emancipi homojn per la socialismo.