La Verda Kaldrono
La Verda Kaldrono estas esperantlingva blogo pri vegana kuirado. Ĝi estis kreita en julio 2022 de profesia kuiristo Andy Hernández. Krom la propra paĝo, ĝi ankaŭ aktivas en Fejsbuko kaj Instagramo. Ĝi "celas diskonigi internaciajn manĝaĵojn faritajn el facile troveblaj ingrediencoj kaj eviti industriajn viandimitaĵojn." La stilo kaj enhavo de la blogo estas simplaj. La receptojn kreas kaj ilustras per fotoj Hernández. En februaro 2022 li anoncis esperon estontece inkludi ankaŭ kuirfilmojn.[1]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retpaĝaro Arkivigite je 2023-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Hernández Martínez, Andy. 2022. "La Verda Kaldrono - retejo pri veganismo." Esperantista Vegetarano 2022/2. 17-18.