La Mondanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Reklambildkarto de la Mondanoj

La Mondanoj estas Esperanta rokmusikgrupo, fondita en 1983. Origine ĝi konsistis el:

  • Carsten KINDERMANN (basgitaro, kantado)
  • Tom WUNDERLICH (gitaro, kantado)
  • Marcus WESCHE (drumo, kantado)
  • Aaron KOENIG (ĉefkantado, gitaro)

Post furoraj koncertoj dum diversaj junularaj aranĝoj ili en 1987 paŭsis sian komunan muzikadon. Al la mondo ili postlasis la koncertan registraĵon dum la aranĝo JER en Mezőkövesd, Hungario en 1985, kaj ilia kanto: "Muskola belulino" eniris la kompilaĵon Vinilkosmo-kompil' 1 eldonita en 1995. La kantisto de La Mondanoj Aaron Koenig eldonis soloalbumon en 1989 kun la titolo "Aaron brazilumas esperante", registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca.

La Mondanoj rebandiĝis en 2023. Ili preparas novajn koncertojn kaj registradojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]