LL Cool J

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LL Cool J
Persona informo
Naskonomo James Todd Smith
Aliaj nomoj LL Cool J
Naskiĝo 14-an de januaro 1968 (1968-01-14) (56-jaraĝa)
en Kvinzo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Andrew Jackson High School
Familio
Infanoj Samaria Leah Wisdom Smith • Najee Laurent Todd Eugene Smith • Italia Anita Maria Smith
Okupo
Okupo aktorokantoverkisto • repisto • kantisto • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://llcoolj.com/
vdr

James Todd Smith III (Queens, Novjorko; 14-a de Januaro 1968) estas usona kantisto de repo kaj aktoro, plej ofte konata laŭ sia arta nomo LL Cool J ("Ladies Love Cool James"). Li estas famkonata pro kantoj de repo kiel "I Need A Beat" aŭ "I Can't Live Without My Radio". Krome, LL aktoris en kelkaj televidserioj kaj filmoj, kaj estas konsiderata referenco ene de la muzika etoso de hiphopo. Li estas la unua rep-artisto kiu atingis ses sinsekvajn platenajn diskojn kaj kaj ses orajn unuopaĵojn. Li estas tre grava figuro ene de la hiphopa mondo, ĉar lia kariero ekis jam en la 1980-aj jaroj.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Radio
  • 1987: Bigger and Deffer
  • 1989: Walking With a Panther
  • 1990: Mama Said Knock You Out
  • 1993: 14 Shots To The Dome
  • 1995: Mr. Smith
  • 1996: All World: Greatest Hits
  • 1997: Phenomenon
  • 2000: G.O.A.T.
  • 2002: 10
  • 2004: The DEFinition
  • 2006: Todd Smith
  • 2008: Exit 13

Totalo da vendoj: 150 milionoj.