László Upor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Upor
Persona informo
Naskonomo Upor László
Naskiĝo la  30-an de decembro 1957(nun 1957-12-30)
en Hungario Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo Literatura tradukisto • dramaturgo • redaktisto
vdr

László UPOR [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Upor László estas hungara dramaturgo, tradukisto, altlerneja instruisto.

László Upor [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1957 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Upor akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato József Attila en 1983, dramaturgian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1988. Post la dramaturgia diplomo li estis dramaturgo de Nacia Teatro (Miskolc). En la sekva jaro li ekinstruis en la menciita altlernejo, sed li estis ankaŭ dramaturgo de Nacia Teatro (Pécs) kaj Teatro Madách, inter 1991-1996 de Gaja Teatro, inter 2002-2004 de Nacia Teatro (Budapeŝto). En tiu periodo li havis stipendiojn en Britio en 1993, en Novjorko (1997-1999), en Dublino en 2002. En 2002 li estis ankaŭ gastoinstruisto en Portlando (Oregono). Li akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis memorringon en 1997, premiojn en 2001 kaj 2007.

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • J. Archer: A tékozló lány (1991)
  • Noel Coward : Ne nevess korán (2005)
  • Helen Edmundson : Irtás (2014)

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Titkosírás (dramoj, 2000)
  • Történet a hetediken (dramoj, 2007)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]