László Leindler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Leindler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1935 (1935-10-01)
en Kecskemét
Morto 18-an de septembro 2020 (2020-09-18) (84-jaraĝa)
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

László Leindler [lAslO lejndler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Leindler László estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

László Leindler [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1935 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Leindler frekventis universitaton en Szeged inter 1954-1958. Post la diplomo li ekinstruis en teknika lernejo en Veszprém (urbo), krome li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn. En 1962 li jam instruis en universitato de Szeged, kie li estis katedrestro en 1977. Li estis dufoje vicrektoro en la universitato. En 1964 li doktoriĝis. Li ofte estis gastoprofesoro (ekzemple en Toronto en 1993), krome li esploris ekzemple en Moskvo en 1968. Li longe redaktis fakrevuon Acta Scientarum Mathematicum. Li okupiĝis ĉefe pri aroteorio, vico de Fourier, neegalaĵoj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1961-2004.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Generalization on Inequalities of Hardy and Littlewood (1970)
  • Ortogonális sorok szummálhatóságáról (1985)
  • Analízis (1995)

Fontoj[redakti | redakti fonton]