Kristnaska foiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la merkato Striezelmarkt [ŜTRI:tslma:kt] en Dresdeno konsideratas la unua aŭtenta kristnaska merkato

Kristnaska foiro, kristnaska bazarokristnaska merkato germane Weihnachtsmarkt [VAJnaĥtsma:kt], estas subĉiela urbocentra merkato aŭ foiro sur centraj urbaj placoj aŭ stratoj asociita kun la antaŭfestado de Kristnasko dum la kvar semajnoj de Advento. Ĉi tiuj merkatoj estiĝis en Germanio, sed nun estas tenataj en multaj aliaj landoj. La fenomeno aparte en la suda parto de Germanlingvio ankaŭ nomatas Christkindlmarkt [KRISTkindlma:kt], laŭlitere: kristinfana merkato, sed la esprimo "Christkind" kutime rilatas al anĝel-simila "spirito de Kristnasko" prefere ol laŭlitere la infanaĝa Jesuo Kristo. La historio de kristnaskaj merkatoj reiras al la finmezepoko en la germanlingva parto de Eŭropo, kaj en multaj partoj de la antaŭa Sankta Romia Imperio, kiu inkluzivas multajn orientajn regionojn de Francio.

La merkato Striezelmarkt [ŜTRI:tslma:kt] de Dresdeno unue okazis en 1434 kaj estas konsiderata la unua aŭtenta kristnaska merkato, ĉar pli fruaj merkatoj estis pli ĝuste "decembraj merkatoj". Unuaj mencioj pri ĉi tiuj "decembraj merkatoj" troveblas en Vieno (1298), Munkeno (1310), distrikto Bautzen (1384), [5] kaj Frankfurto ĉe Majno (1393).

En multaj urboj en Germanio, Svislando kaj Aŭstrio, Advento kutime komenciĝas per la malfermo de la kristnaska bazaro. En suda Germanio, Svislando kaj Aŭstrio, ĝi estas nomata "Kristinfana merkato". Tradicie okazigita sur la placo, la merkato havas manĝaĵojn (ekzemple mielkukoj kaj aliaj dolĉaĵoj kutime haveblaj nur tie), trinkaĵojn (aparte punĉojn kaj varmigitajn vinojn) kaj laŭsezonajn varojn de subĉielaj budoj akompanataj de tradiciaj kantado kaj dancado. Dum malferma nokto ĉe la Christkindlesmarkt en Nurenbergo, kaj en iuj aliaj urboj, ĉeestantoj bonvenigas la "Christkind" (originale knabo Jesuo, sed ofte prezentita kiel anĝela knabino), farata de loka infano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]