Krížovany
Krížovany [kriĵovani], hungare Szentkereszt [sentkerest], germane Kreuzdorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Prešov. La historia slovaka nomo estis Svätý Kríž. Escepte Krížovany ĉiuj nomoj signifas: Sankta Kruco.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 403 m
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 082 33
- Aŭtokodo: PO
- Telefonprefikso: 51
Situo[redakti | redakti fonton]
Krížovany situas en valo, laŭ traira flanlovojo. La lasta urbo troviĝas 9 km-ojn. Prešov troviĝas 16 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio devenis el 1318 laŭ tiama ortografio "Scenthkerezth". En éa 15-a jarcento la komunumo akiris la rangon kampurbo. En 1828 estis tie 49 domoj kun 361 homoj. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Szentkereszt 294 homoj, (275 slovakoj, 14 germanoj, 5 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Eperjes, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 laŭ la popolnombrado vivis en Krížovany 362 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika, parte gotika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco el la 14-a jarcento, post 3 jarcentoj pligrandiĝis, en 1775 barokiĝis
- nova romkatolika preĝejo de 2006
- kampanilo el la 14-a j.c., baldaŭe dufoje trakonstruiĝis
Komunumoj pri szentkereszt (= Sankta Kruco) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Bükkszentkereszt | Garamszentkereszt | Kézdiszentkereszt | Pilisszentkereszt |
Szentkereszt | Szentkereszt | Szentkereszbánya | Táplánszentkereszt |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio
- w.adatbazis.mtaki.com