Kolontár
Etoso
Kolontár [kolontAr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 22 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.0862/17.4747
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 8468
- Telefonprefikso: 88
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kolontár situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Székesfehérvár-Celldömölk inter Ajka kaj Devecser.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1210. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste germanoj refondis la komunumon. Lernejo ekfunkciis de 1751. En 2010 okazis tie ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario, kiu konigis la vilaĝan nomon dismonde.