Kolekto Philippi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dieter Philippi kun sia unua peco de la kolekto, silkruĝa kardinala bireto moiré

La Kolekto Philippi riĉe arigas ĉapelojn de diversaj kredoj, religioj kaj spiritecoj kaj aliajn objektojn kompletigantajn la vestaron de religianoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pecoj de la kolekto Philippi
Oraj ŝnuregoj, surmetitaj de papoj de la Katolika Eklezio.

La Kolekto Philippi estas privata muzeaĵaro kolektita de Dieter Philippi el Saarbrücken. [1] Inter la grave interesaj pecoj troviĝas pli ol kvincento da vertoĉapoj uzitaj aŭ uzataj en la kristana, islama juda, kaoda, budhana,ŝintoisma medioj, kaj de la Libera Eklezio, de Sufismo, Anabaptismo kaj de aliaj religiaj komunumoj.[2]

En ĝi videblas ankaŭ pli ol cent porekspoziciaj pecoj de klerikala kaj eklezia origino, kiel ekzemple ŝuoj de papoj, pontifikaj gantoj, paliumoj, brustaj krucoj, episkopaj ringoj, iuj papaj porcelanoj, kaj multe pli.

Al la kolekto apartenas, krome, 52 ŝnuregoj por episkopa kruco, parte produktitaj en luksega pasamentaro manlaborita. En la Katolika Eklezio papoj, kardinaloj kaj episkopoj alkroĉas sian brustan krucon al tiaj ŝnuregoj.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La kolekto estas lokigita en Kirkel en Sarlando (germanio), nune (2010) ne estas malfermita al la publiko kaj estas vizitebla nur laŭpete. Eroj de la kolekto translokiĝas por laŭtempaj ekspozicioj ĉe lokaj aŭ fakaj muzeoj. Tiu akumulo estas taksata, kun bona probableco, la plej granda kolekto en la tuta mondo de tiaj manfaritaĵoj..[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Financial Times. Arkivita el la originalo je 2009-09-23. Alirita 2009-09-23.
  2. Der Spiegel
  3. Die Tageszeitung

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Philippi, Dieter (2009). Sammlung Philippi – Kopfbedeckungen in Glaube, Religion und Spiritualität. St. Benno Verlag, Leipzig. ISBN 978-3-7462-2800-6.
  • Smoltczyk, Alexander (2008). Vatikanistan - Eine Entdeckungsreise durch den kleinsten Staat der Welt. Wilhelm Heyne Verlag, München. ISBN 978-3-453-15434-6. p. 92


Galerio de bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]