Kobilecka Poljana
Kobilecka Poljana | |||
---|---|---|---|
urbotipa loĝloko en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90620 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 498 (2019) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 3′ N, 24° 4′ O (mapo)48.05833333333324.07Koordinatoj: 48° 3′ N, 24° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 413 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kobyletska Poliana [+] | |||
Kobilecka Poljana (ukraine Кобилецька Поляна, ruse Кобилецкая Поляна, hungare Gyertyánliget, sed ĝis 1899 Kabola Polyána, slovake Poľana Kobilská, rumane Poiana Cobilei) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Kabola Polyána.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 48° 4′ 56″ N 24° 4′ 29″ O / 48.08222 °N, 24.07472 °O (mapo)
- Areo: 23 km²
- Alto super marnivelo: 410 m
- Loĝantaro: 3390[kiam?]
- Poŝtkodo: 90620
- Telefonprefikso: 3132
- Aŭtokodo: AO
Situo[redakti | redakti fonton]
Kobilecka Poljana situas en valo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Raĥiv troviĝas 36, Tjaĉiv 47 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1672 en formo Kabola Poljana. Fabriko pri feraĵoj ekfunkciis de 1774. Oni trovis acidoakvan fonton, baze de tio banejo konstruiĝis en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en Gyertyánliget 1832 da homoj, (hungaroj, rutenoj, germanoj). Ĝis 1920 Gyertyánliget apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Gyertyánliget/Kobilecka Poljana. Ekde 1945 Kobileckaja Poljana apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Servoj en Kobilecka Poljana estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo, 11 vendejoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En la iama Kabola Polyána naskiĝis hungara pentristo József Boksay.