Kluzo Dahlhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kluzo Dahlhausen

La kluzo Dahlhausen estas unu el 16 kluzoj por la ŝipiro sur la Ruhr, kiun konstruigis la prusa reĝo Frederiko la 2-a.

Ekde 1774 ĝis 1775 la reĝa ĉambristo Clemens August Freiherr von Elverfeldt konstruigis ĝin. Ĝi konsistisel ligno kaj en 1817 ĝi denove estis konstruzita el ligno. En la jaro 1844 ĝi estis masonata el ŝtono.

Nur en 1990 la kluzo estis objekto de la monumentprotektado. La Staatliche Umweltamt Duisburg (ŝata oficejo por medioprotektado Duisburg) riparigis la kluzopordojn kaj uzas la kluzon por sia servoboatoj. Ĉe la kluzo troviĝas simpla, tradicia bierĝardeno. Alia teknika memorejo situas proksime, do la flosponto Dahlhausen kuŝanta sur pontonoj.

La kluzo Dahlhausen apartenas al la itinero de la industria kulturo.