Saltu al enhavo

Klára Vályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára Vályi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1757 (1757-11-30)
en Rimavské Janovce
Morto 1-an de januaro 1820 (1820-01-01) (62-jaraĝa)
en nekonata valoro
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
akuŝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Klára Vályi [vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Klára estis hungara akuŝistino, poeto. Ŝia geedziĝa nomo estis hungarlingve Kováts Gáborné [kovAĉ].

Klára Vályi [1] naskiĝis supozeble en 1750 en Hungara reĝlando en Jánosi (nuntempa Rimavské Janovce en Slovakio), ŝi mortis ie en 1820.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri vivo de Klára Vályi postrestis malmulte da informoj. Ŝi akiris akuŝistan diplometon en kurso de Reĝa Universitato de Pest. En la 1790-aj jaroj ŝi vivis en Komárom, kie ŝi apartenis al poezia rondo de Mihály Csokonai Vitéz kaj József Gvadányi. En la malfruaj 1790-aj jaroj kaj fruaj 1800-aj jaroj ŝi lernis en Vieno. En 1802 ŝi havis akuŝistan postenon en Hont, kie ŝi propagandis ankaŭ la bankultutron.

Ŝiaj poemlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Buzdító versek a nemes magyar insurgensekhez (1798)
  • Magyar Tempe (Vác, 1807)

Fontoj[redakti | redakti fonton]