Kiki Lima
Kiki Lima | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Euclides Eustáquio Lima |
Aliaj nomoj | Kiki Lima |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1953 (71-jaraĝa) en Ponta do Sol |
Lingvoj | Kabo-Verda kreolo • portugala |
Loĝloko | Fogo • Mindelo |
Ŝtataneco | Kaboverdo |
Alma mater | Escola Superior de Belas-Artes de Lisboa |
Okupo | |
Okupo | pentristo • muzikisto |
Kiki Lima (Euclides Eustáquio Lima) estas la plej elstara pentristo de Kabo-Verdo. Li naskiĝis la 15-an de aprilo 1953 en Ponta do Sol, Santo Antão. Li lernis desegnon per koresponda kurso (1974-1975), skulpturan kurson en Lisbono (1984-1985) kaj finis la superan kurson de dizajno en Supera Lernejo de Belartoj de Lisbono (1985-1990). Li pentras ekde 1974, sed nur dum la 1980-aj jaroj li fiksis sian viglan stilon. Ĝenerale la temo de la pentra verko de Kiki Lima estas la homo de Kapo-Verdo mem, kaj unuope (ordinare infano kaj virino), kaj grupe (ordinare dum laboro, danco, muzika grupo). Lia tekniko varias inter la esprimismo(ekspresionismo) de la figuroj kaj la impresionismo de ties karakterizaj ritmo kaj koloroj, kiuj ĉe li evoluis de la brunaj tonoj de la unuaj pentraĵoj ĝis la uzo de fortaj koloroj, precipe la blua kaj la oranĝa. Paralele al la pentrarto li verkas poemojn kaj muzikaĵojn. Li aŭtoris sondiskoj, kreollingve verkitaj ("Tchuva" kaj "Midj Má Tambor"), ambaŭ registritaj en Portugalio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- portugale Kiki Lima ĉe artistoj portugalparolantoj
- portugale Biografio kaj ekspozicioj de Kiki Lima Arkivigite je 2009-03-22 per la retarkivo Wayback Machine