Kenneth G. Linton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenneth G. Linton
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1906 (1906-03-26)
Morto 9-an de majo 1985 (1985-05-09) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kenneth Gordon LINTON (naskiĝis la 26-an de marto 1906; mortis la 9-an de majo 1985) estis aŭstralia esperantisto kaj administranto de firmao.

Li esperantistiĝis en 1931. Dum la dua mondmilito li soldatservis en Novgvineo kaj poste prelegis kaj verkis pri siaj spertoj. Li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj kontribuis al Australian Esperantist. Krome li verkis priesperantajn studlibrojn por aŭstralianoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Kanako el Kananam

Citaĵo
 Kiam vi ricevas tiun-ĉi numeron en mano, kara legant(in)o, la vesperoj iĝas jam pli longaj, kaj la pli malvarmiĝanta vetero igas vin serĉi dolĉe varmigitan angulon en hejmeca loĝoĉambro. Almenaŭ mi esperas ke tiam vi serĉas la feliĉon hejme kaj ke vi direktas vin al la plej bona amiko kiun oni povas havi : bona libro. Jen, tia libro estas la supre menciita. Kiu estas la aŭtoro ? La estinta prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Pri kio temas ? Pri la ankoraŭ ne sufiĉe konata Novgvineo kaj ĝiaj triboj. Ĉu li kompetentas ? Dum la dua

mondmilito la verkinto servis tie en la Reĝa Aŭstralia Aerkorpuso. En tiu tempo li skribis multajn leterojn al sia edzino pri siaj travivaĵoj. Tiuj leteroj poste estis la bazo de multaj prelegoj. El la prelegtekstoj fariĝis la libro.

S-ro Linton sentis grandan emon por ekkoni pli profunde tiujn enloĝantojn kaj sukcesis en tio, fariĝinte ilia amiko. Sub la plumo de Linton tiuj personoj ne restas sovaĝuloj sed iĝas homoj. Li kapablas ankaŭ tre bone priskribi la naturan medion. Mi ne priparolos la enhavon : tion vi devas mem legi . . . kaj ĝui. La stilo estas klara kaj flua. Ankaŭ al esperantistoj ankoraŭ ne spertaj utilos kaj plezurigos tiu libro. Ĝi estas ilustrita per kartoj kaj desegnaĵoj. Ĉar ĝi konsistas el forta kaj bela papero kaj estas forte bindita, ĝi restos sendifekta post legado tiel ke ĝi estos ornamlibro por via biblioteko. Do pri tiu libro, ĉia laŭdo ! 
— B. E.Belga esperantisto n370 (sep-dec 1960)
Citaĵo
 Sur mia skribotablo kuŝas ĵus eldonita libro, originale verkita en nia Esperanto. Atente mi rigardas la ilustritan polvŝirmilon, la fortan bindaĵon, la bonan paperon, la klaran presadon kaj la allogajn ilustraĵojn.

Post foliumado de ĉi tiu nova verko, mi komencis ĝian legadon. S-ro Linton servis en la aŭstralia aerkorpuso dum la milito, kaj, preskaŭ je la fino, li iris al Nogvineo. Takto de tamburo. Estis nokte en la varma tropiko. La takto de la tamburo aŭdiĝis malproksime. S-ro Linton, ĵus alveninte al Madang, estis emociplena cuidante tiun m is. terplenan takton de tamburo. Li sentis grandan deziron koni tiujn vilaĵojn kaj ties enloĝantojn. Sed, malfacila afero pro multlingveco; do, dum lia unua vizito al Kananam, indiĝena vilaĝeto, li trovis malmacilaĵojn, ĉar kiam li atingis ĝian placon, silento regis tie. Subite antaŭ li staris homo tia, kian li vidis neniam, krom en la ilustritaj revuoj. Donaco pro donaco. S-ro Ken, tiel nomas lin liaj amikoj, ne komprenis la starantan indiĝenon; li elpoŝigis paketon de cigaredoj kaj invitis fumi la indiĝenon; ĉi tiu stranga estaĵo prenis la paketon, el tiris cigaredon, bruligis ĝin kaj metis preskaŭ la plenan paketon malantaŭ la antaŭtuko ĉe sia talio kaj poste li foriris reveninte tuj kun granda fasko da bananoj. Sed, S-ro Ken devis lasi la vilaĝeton, ĉar li, pro miskompreno, ne estis bonvene akceptita. Malĝoje li iris tra la ĝangalo revene al Madang, kiam li survoje trovis amikon, kiu per veturilo kondukis lin domen. Tie, per pruntita libro kaj indiĝena amiko, li lernis la intergentan lingvon «Pisino» (la britoj nomas ĝin «pidgin english») kaj per tia lingvo li revizitis Kananam'on, amikiĝis kun la indiĝenoj, interŝanĝis fruktojn, migris de vilaĝeto en vilaĝeton, iris ŝipe de haveno en havenon. Dank'al pisino kaj al S-ro Ken, paro de gefianĉoj geedziĝis, ĉar li agadis kiel eble plej bone kaj energie por ke la fianĉo estu akirinta la doton. S-ro Ken pentras majstre, per trafaj notoj la ĝangalon, la purajn kaj travideblajn akvojn de la maro, havenoj kaj riveroj; li priskribas, per flua esperanta stilo, fiŝojn, teruran ŝarkon, sovaĝajn aprojn kaj birdojn. Tamen, laŭ mia opinio, la plej elstara afero, dum lia restado en Novgvinea, estis lia senkompara sindonemo al la indiĝenoj, ĉar li agis ĉiam dece, amike, home, frate. Ĉe la fino milita, kiam liaj amikoj jam forlasis Novgvineon kaj li kaj lia amiko Karolo devas fari same, la adiaŭo momento eslis tre emocia, kaj la leganto rimarkas, ke liaj okuloj malsekiĝas. ke lia koro ŝiriĝas. Ĉiuj akompanis lin al strando kaj tutkore petis lin; "ke vi revenu, ke vi revenu".

Ĉi tiuj aventuroj montras la vojon al tutmonda frateco, kiel oni devas trakti la simplanimajn kaj bonkorajn indiĝenojn kaj kiel dece ili agadas, kiam ni iras al ili por helpi, instrui kaj konsili. Jen, do, instrua aĉetinda libro. 
— R. ALBERO., Boletín n123 (sep 1960)

Traduko[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]