Katina Ombro-Marŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katina Ombro-Marŝo (pola: Katyński Marsz Cieni) – ĉiujara marŝomanifestacio memoriganta 22 000 viktimojn de la katina murdo, organizata en Varsovio okaze de Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin. Organizanto estas Historia Grupo Grupiĝo "Radosław", kaj inter patronoj estis i.a. Instituto pri Nacia Memoro, Komitato de Katin, Fondaĵo "Golgoto de Oriento" kaj Asocio Katina Familio en Varsovio.

Ideo[redakti | redakti fonton]

La marŝo estas organizata por memorigo de la polaj oficiroj de Pola Soldataro, Korpuso de Landlim-Protekto kaj polico, murditaj de sovetianoj en 1940. La manifestacion konsistigas membroj de rekonstruaj grupoj en historiaj uniformoj de polaj oficiroj kaj kontrolantaj ilin funkciuloj de NKVD, kiuj silente trapasas de la Muzeo de Pola Armeo, tra la reĝa vojo kaj barbakano ĝis la Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente. Dum la marŝo estas tri haltiĝoj, kiam oni legas fragmentojn de la leteroj de murditaj al siaj familioj, taglibrojn, rememorojn de savitaj kaj fragmentojn de listoj de murditoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La marŝo estas organizata de 2008. En 2010, dum Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin, lige al katastrofo de pola registara aviadilo en Smolensk paroprenantoj de la 3-a Katina Ombro-Marŝo omaĝis ankaŭ viktimojn de la katastrofo. En 2014 al la partopreno en la 7-a Katina Ombro-Marŝo en speciala listo instigis brigada generalo Janusz Brochwicz-Lewiński pseŭdonomo "Gryf". En organizado de la marŝo partoprenis tiam 27 rekonstruaj kaj historiaj grupoj. En 2015, en la Katina Ombro-Marŝo partoprenis 200 rekonstruantoj. La 3-an de aprilo 2016 tra la stratoj de Varsovio trairis la 9-a Katina Ombro-Marŝo en kiu partoprenis 300 rekonstruantoj, kaj la 2-an de aprilo 2017 tra la varsoviaj stratoj trairis la 10-a Katina Ombro-Marŝo en kiu partoprenis ĉ. 400 rekonstruantoj. La 8-an de aprilo 2018 trairis la 11-a Katina Ombro-Marŝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]