Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Vintrosportejoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne trovis komunejan kategorion pri la temo, kaj ankaŭ ne alilingvan vikipedian kategorion. Aparte en la germana lingvo la termino "Wintersportort" estas tute kutima vorto, sed germanlingva vikipedia kategorio "Wintersportort" ne ekzistas. Tial mi iom pridubas ĉu ni por nun du artikoletoj devas malfermi tian kategorion, kiu ekzistos nur en la esperantlingva vikipedio. Sed mi ne juĝas la nunan kategorion ekster iuj vikipediaj leĝoj, kaj tial ne kontraŭas ĝin, nur vortumas mian dubon pri ĝia neceso. Se ĝi restos kaj ricevos pliajn paĝojn, tiam mi tamen pledas nomi ĝin plurale, do "vintrosportejoj", ĉar ĝenerale esperantlingvaj vikipediaj kategorioj estas vortumitaj en pluralo. ThomasPusch (diskuto) 13:14, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tamen estas, je la vikidatuma kodo Q8749534. Mi do retiras mian dubon, metas la kategorion al ĝusta pluralo kaj interplektas ĝin vikidatume. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
En rapida kampanjeto mi aldonis almenaŭ la urbojn de la vintraj olimpikoj (krom Oslo, Vancouver kaj Soĉi, kiuj estas tiom grandaj urboj ke laŭ mi la vintrosporto ne estas la domina enspezo de la lokanoj, kaj laŭ mi ne eblas unuavice nomi la urbojn "vintrosportejo" - sed tio diskuteblas) al la kategorio, kaj el 2 artikoloj iĝis 18. Tamen kompreneble tiu ampleksigo estas nur simbola, kaj ne signifas ajnan kompletecon. ThomasPusch (diskuto) 13:33, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ la koncerna germanlingva kaj franclingva vikipediaj kategorioj mi ankoraŭ aldonos iujn pliajn lokojn, sen sistemeco, ekzemple la paĝon "Monto Hermono", "Oščadnica" kaj "Sigulda"... Ĉiukaze la nova kategorio per tio plipleniĝas... ThomasPusch (diskuto) 14:14, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]