Kategorio-Diskuto:Legindaj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la stato fine de aprilo 2014, 194 artikoloj havas la statuson esti legindaj, sed granda nombro el ili estas el tempo kiam entekstaj ekster-vikipediaj referencoj ankoraŭ ne konsideriĝis tiom grava indiko de artikola kvalito, kaj sekve ne havas tiajn entekstajn referencojn. Bloke forstreki la legindecon de ĉiuj nun legindaj artikoloj sen entekstaj referencoj estus tre drasta ago, sed unuope aldoni ilin estas laboro de ne nur po 5 sekundoj, do devas okazi iom-post-iom, paŝon post paŝo. Por iom vidigi tiun proceson, mi ŝatas proponi ĉi-tie liston de la legindaj artikoloj, al kiuj aldoniĝis bonaj entekstaj ekster-vikipediaj referencoj kaj kiuj sekve tiurilate ne plu estas minacataj perdi sian legindan statuson. ThomasPusch (diskuto) 10:34, 28 Apr. 2014 (UTC)