Saltu al enhavo

Katalin Némethy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Némethy
Katalin Némethy
Katalin Némethy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1933 (1933-07-04)
en Budapeŝto
Morto 21-an de oktobro 2013 (2013-10-21) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Katalin Némethy [nEmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Némethy Katalin estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Katalin Némethy[1] naskiĝis la 4-an de julio 1933 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de oktobro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Némethy maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1951, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1953 ŝi instruis en gimnazio, post la diplomo du jarojn en gimnazio de Eger. En la sekvaj jardekoj ŝi instruis en pluraj mezlernejoj en Budapeŝto, ankaŭ en la menciita kalvinana gimnazio. Inter 1960 kaj 1975 ŝi instruis ankaŭ en la menciita universitato. Ŝi frue komencis instrui ankaŭ komputadon. Ŝi pensiuliĝis en 1995 kaj ŝi ricevis plurajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]