Saltu al enhavo

Karl Haas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Haas
Persona informo
Naskiĝo 1864
en Graz
Morto 30-an de junio 1925 (1925-06-30)
en Mariboro
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1918–1925)
Cislajtio (1867–1918)
Aŭstra imperio (1864–1867) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karl HAAS (naskiĝis en 1864 en Graz - mortis la 30-an de junio 1925 en Maribor) estis pionira esperantisto en Jugoslavio de aŭstro-germana nacieco.

Profesie li estis advokato. La 13-an de septembro 1910 li fondis Esperanto-klubon en Mariboro (kiel sekcion de Esperanto-societo en Graz), kiun li prezidis ĝis sia morto. Lia edzino Priska Schindler Haas (1888-1975) kaj la du infanoj, filo Silvio, kiu naskiĝis la 20-an de decembro 1912 kaj filino Herta naskiĝinta la 29-an de marto 1914, restis gravaj membroj de la maribora klubo ĝis 1975.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]