Kamokamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamokamo
Kamokamujo
Kamokamujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Rozedoj Rosidae
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Subfamilio: Myrtoideae
Tribo: Myrteae
Genro: Myrciaria
Specio: Myrciaria dubia
(Kunth) McVaugh
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj[2]
  • Eugenia divaricata Benth.
  • Eugenia grandiglandulosa Kiaersk.
  • Marlierea macedoi D.Legrand [Invalid]
  • Myrciaria caurensis Steyerm.
  • Myrciaria divaricata (Benth.) O.Berg
  • Myrciaria lanceolata O.Berg
  • Myrciaria obscura O.Berg
  • Myrciaria paraensis O.Berg
  • Myrciaria phillyraeoides O.Berg
  • Myrciaria riedeliana O.Berg
  • Myrciaria spruceana O.Berg
  • Myrtus phillyraeoides (O.Berg) Willd. ex O.Berg
  • Psidium dubium Kunth
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floroj
Dosiero:Camu camu.jpg
Duonmaturaj fruktoj
Sekigitaj semoj de Kamokamo

Kamokamujo, Myrciaria dubia, el Mirtacoj estas fruktarbo el la Amazonio. Komence priskribita en 1823 kiel Psidium dubium Kunth. En Brazilo, ĝia devenlando, ĝi ricevas diversajn nomojn "camucamu" (kamukamu), "caçari" (Kasari), "araçá -água" (Akva arasao) kaj ankaŭ "camocamo" (kamokamo).

Ĝi estas malgranda arbusta riverborda arbo de la Amazonia pluvarbaro en Peruo kaj Brazilo, kiu kreskas ĝis alteco de 3–5 m (9,8-16,4 futoj) kaj donas ruĝan / purpuran ĉeriz-similan frukton. Ĝi estas proksima parenco de ĵabutikabo (Myrciaria cauliflora) kaj la guavabero aŭ rumbero (Myrciaria floribunda). Ĝis 2-3% el la freŝaj fruktoj laŭ pezo estas vitamino C.

La frukto, nome kamokamo, okupas la duan lokon kun alta enhavo de vitamino C en la mondo (30 fojojn pli ol la oranĝa) kutime kun 2800 mg / 100 g da frukto, atingante pli ol 6000 mg de Vit. C / 100 g da frukto, kontraŭ mezumo de 1.700 mg / 100 g de acerolo (Malphigia emarginata). La frukto kun la plej alta enhavo de vitamino C en la mondo estas la aŭstralia Kakadu-pruno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kamokamo arbo havas malgrandajn florojn kun vaksecaj blankaj petaloj kaj dolĉodoran aromon. Ĝi havas tufan, pluman foliaron. La ĉiamverdaj, kontraŭaj folioj estas lancetformaj ĝis elipsaj. Individuaj folioj longas 3–20 cm (1.2-7.9 coloj) kaj larĝas 1–2 cm (0.39-0.79 coloj).

La kamokamo estas kaŝtanbruna aŭ purpur-nigra kiam plene matura, ĉirkaŭ 25 mm en diametro, kun aŭ dolĉa aŭ acida karno.[3]

Origina habitato[redakti | redakti fonton]

La nuna teritorio de kamokamujoj konsistas el la amazonia malaltebenaĵo de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Brazilo. Ĝia distribuo etendiĝas de la centro de Parao ŝtato, Brazilo, laŭ la meza kaj supra Amazona Rivero ĝis la orienta parto de Peruo; en la nordo, ĝi aperas en Casiquiare kaj la supra kaj meza rivero Orinoko. En Brazilo, ĝi troviĝas en Rondonio laŭ la riveroj Masangano kaj Urupo kaj en Amazono ŝtato, en la municipoj Manaus kaj Manacapuru kaj laŭ la riveroj Ĵavario, Madejro kaj Negro.

Rikolto[redakti | redakti fonton]

Delonge uzata de indiĝenaj popoloj, la sovaĝa kamokamo estas rikoltita rekte en kanuojn. La frukto nur lastatempe venis en grandskalan kultivadon kaj vendon al la monda merkato, kies la ĉefa aĉetanto estas Japanio. La arbo estas relative facile kultivebla en iuj kreskigaj kondiĉoj. Ĝi pluvivas plej bone en varmaj, malsekaj, tropikaj klimatoj, sed kreskos en la subtropikoj, travivante temperaturojn ĝis super glaciĝo. Ĝi postulas abundan akvon. Justa komerco ĉeestas en malalt-tera produktado de la Asocio de Produktantoj de Kamokamo de la Perua Amazonio.

La arbo troveblas en loke densaj populacioj aŭ eĉ unuspecifaj areoj en amazoniaj riverebenaĵoj kaj riverborda vegetaĵaro. La planto estas ekstreme tolerema al inundado, eltenante kvar al kvin monatojn kun la radikoj kaj eĉ multe de la aeraj partoj enakvigitaj.[4] La specio disvastiĝas per semoj. En kultivado, la arbo komencas doni fruktojn post atingado de 2 cm (0,79 in) en tigocirkumferenco (tri jaroj post apero de la plantido). Plantoj floras fine de la seka sezono kaj produktas fruktojn ĉe la pinto de la pluvsezono. Observaĵoj kun kaj sovaĝaj kaj kultivitaj plantoj sugestas, ke la arboj povas resti produktivaj dum kelkaj jardekoj.

Oni trovis, ke sovaĝaj arboj donas 12 kg (26 funtoj) da frukto averaĝe. Je sugestitaj plantadaj densecoj de 600–1100 arboj po 1 ha (2,5 akreoj), ĉirkaŭ 12 t (12 metraj tunoj; 13 mallongaj tunoj) da frukto povas esti obtenitaj. Kredeble multe pli altaj rendimentoj povus esti atingitaj per plibonigitaj hortikulturaj teknikoj, kiel ekzemple uzo de klona elita materialo, pritondado kaj sterkado.

Nutradaj valoroj[redakti | redakti fonton]

Por 100 g da freŝaj fruktoj:

  • Proteino 0,4 g
  • Karbonhidratoj 5,9 g
  • Ameloj 0,44 g
  • Sukeroj 1,28 g
  • Manĝfibro 1,1 g
  • Graso 0,2 g
  • Kalcio 15,7 mg
  • Kupro 0,2 mg
  • Fero 0,53 mg
  • Magnezio 12,4 mg
  • Mangano 2,1 mg
  • Kalio 83,9 mg
  • Natrio 11,1 mg
  • Zinko 0,2 mg
  • Vitamino C: varias de 1882–2280 mg depende de maturiĝo.[5]

Kamokamo havas eksterordinare altan vitaminan C enhavon (je la ordo de 2-3% de freŝa pezo,[6][7] dua nur al la aŭstralia indiĝena planto Terminalia ferdinandiana), kaj ĉi tiu propraĵo de la frukto estis ekspluatita por lokigi ĝin sur internaciaj merkatoj. Enhavo de vitamino C malpliiĝas kiam plena matureco atingiĝas, kun interŝanĝo inter vitamino C kaj gusto-esprimiloj.[8]

La frukto estas riĉa je flavonoidoj, kiel ekzemple antocianinoj, flavonoloj, flavanoloj, kateinsinoj, delfinidino 3-glukozida, cianidina 3-glukozida, elagata acido kaj rutino. Alia analizo malkaŝis la ĉeeston de gajlata ​​kaj elagata acidoj, sugestante, ke la frukto posedas hidroligitajn taninojn (galo- kaj/aŭ elagotaninoj).[9]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Dokumentado pri tradiciaj uzoj de kamokamo estas malabunda. En tradiciaj amazoniaj socioj, kamokamo probable ne iam estis nutre grava krom pro ĝia enhavo de vitamino C. La frukto estas ekstreme acida kaj la gusto tre similas al acida vinbero kun granda kavo. La frukto estas ofte uzata por fari tre rozkoloran sukon kun iom da sukero (kiel limonado). Ruĝeta pigmento en la ledeca ŝelo de la frukto donas rozkoloran koloron al sukoj ĉerpitaj el kamokamo. La aromo estas subtila, sed ne tiom allogas kiel ĉe pli popularaj fruktoj. Lastatempe, kamokamo estas uzata en glaciaĵoj kaj dolĉaĵoj kaj prilaborita pulvoro de la frukta pulpo komencas vendiĝi okcidente kiel sana nutraĵo en malstrikta pulvoro aŭ kapsula formo.

Indiĝenaj amazoniaj grupoj loĝantaj sur la bordoj de la rivero Nanay en la regiono Loreto en Peruo, laŭdire uzis kamokamon kiel tradician kuracilon kontraû malario.[10]

Konservaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe troa rikoltado de sovaĝa kamokamo minacas fari ĝin endanĝerigita specio. Klopodoj estas survoje instigi al komerca kultivado de kamkamujoj en la baseno de la rivero Amazono.[11][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Myrciaria dubia (Kunth) McVaugh. Alirita January 16, 2021.
  2. Myrciaria dubia (Kunth) McVaugh. Alirita January 16, 2021.
  3. Myrciaria dubia. Alirita 16a de Januaro, 2021.
  4. (6a de Januaro, 2018) Exotic Fruits Reference Guide. Academic Press, p. 97–105. ISBN 9780128031384.
  5. (Aug 2011) “Nutritional compositions and health promoting phytochemicals of camu-camu (Myrciaria dubia) fruit: A review”, Food Research International 44 (7), p. 1728–32. doi:10.1016/j.foodres.2011.03.045. 
  6. Peruvian Camu Camu fruit conquers Japan En Webarchive [1] 27a de Septembro 2013. Percy Takayama, Living in Peru - Business, 12a de Februaro 2007. Alirita en Julio 2012.
  7. Artigo - Camu-camu: fruto amazônico com mais vitamina C que o limão! (portugale) (20a de Oktobro 2009).
  8. (2000) “Nutritional composition and vitamin C stability in stored camu-camu (Myrciaria dubia) pulp”, Arch Latinoam Nutr 50 (4), p. 405–8. 
  9. Antioxidant compounds and antioxidant capacity of Peruvian camu camu (Myrciaria dubia (H.B.K.) McVaugh) fruit at different maturity stages. Rosana Chirinos, Jorge Galarza, Indira Betalleluz-Pallardel, Romina Pedreschi and David Campos, Food Chemistry, Volume 120, Issue 4, 15a de Junio 2010, pp. 1019–1024, COI:10.1016/j.foodchem.2009.11.041
  10. (2011) “Plants used by native Amazonian groups from the Nanay River (Peru) for the treatment of malaria”, J Ethnopharmacol 133 (2), p. 917–21. doi:10.1016/j.jep.2010.10.039. 
  11. Conservation issues En Webarchive [2] 12a de Marto 2012, kun fotoj de la arbo, fruktoj kaj rikoltometodo.
  12. (2014) “Revisiting Camu-camu (Myrciaria dubia): Twenty-seven Years of Fruit Collection and Flooding at an Oxbow Lake Peruvian Amazonia 1”, Economic Botany 68 (2), p. 169–176. doi:10.1007/s12231-014-9269-4. 
  • Penn, J.W., Jr. 2006. The cultivation of camu camu (Myrciaria dubia): A tree planting programme in the Peruvian Amazon. Forests, Trees, and Livelihoods. Vol. 16 (1), pp. 85–101.

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]