Saltu al enhavo

Károly Vissy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Vissy [kAroj viŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Vissy Károly György estis hungara meteologo, kreinto de moderna meteologia servo en la Hungara Televizio.

Károly Vissy [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1935 en Miskolc, li mortis la 4-an de novembro 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Vissy akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Post siaj studoj li eklaboris en la meteologia servo, komence en flughaveno de Miskolc, poste de Budapeŝto. Baldaŭ li havis postenon en centro de la servo. Ekde 1967 li ofte aperis en la Hungara Televizio kiel prognozisto. En 1971 li partoprenis en sovetia ekspedicio al Antarkto. Hejmenveninta li havis pli altajn postenojn, li okupiĝis ĉefe pri prognozoj por diversaj flugoj. Inter 1973 kaj 1999 li partoprenis en laboro de meteologia filio de UNO. En 1997 li establis studion por la televizioj en la meteologia servo. Li laboris ĝismorte. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1970-2002, eksterlandajn premiojn en 1999 kaj 2009. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A felhőmagasság-mérés problémái a Ferihegyi Repülőtéren (1962)
  • Concentration, Side Distribution and Chemical Nature of Atmospheric Aerosol Articles in Remote Oceanic Areas (1974) - kunverkinto
  • Az időjárás-előrejelzések a népgazdaság szolgálatában (1985)
  • Közlekedés-meteorológia (1996) - kunverkinto
  • Az időjárás-előrejelzések 150 éve a gazdasági hasznosítás szempontjából: A meteorológiai szolgáltatás mint üzleti (gazdasági) tényező (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]