Josef Schreier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Schreier
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1718 (1718-01-02)
en Dřevohostice
Morto
en nekonata valoro
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Infano Norbert Schreier
Okupo
Okupo komponistoinstruisto
vdr

Josef SCHREIER (naskiĝis la 2-an de januaro 1718 en Dřevohostice apud Přerov – mortodato nekonata) estis ĉeĥa baroka komponisto en Moravio, kiu komponis preĝejan kaj foklorajn operetojn.

Pri lia vivo estas konate nur malmulte. Lia patro Jan Jiří Schreier edziĝis al Alžběta Tělepová, deveninta el Dřevohostice. En 1718 al ili naskiĝis filo Jozefo. Pri lia infanaĝo kaj frua juneco mankas informoj. En matrikulo de Bílovice apud Uherské Hradiště estis trovita enskribo, ke la 13-an de junio 1740 edziĝis junulo Josephus Schraier el Dřevohostice, nun loka instruisto, al junulino Anna, filino de forpasinta Mikuláš (= Nikolao) Bureš, antaŭa instruisto. Do per tiu edziĝo Jozefo en sia 22-a jaro akriris postenon de instruisto kaj de zorganto pri preĝeja muziko. Tial oni nomis instruistojn tiutempe „kantoro“ kaj multaj el la kantoroj ankaŭ komponis.

La geedzoj havis dek du infanojn, el kiuj kelkaj mortis baldaŭ post akuŝo aŭ iom poste. La geedzoj Schreier servis kiel baptopatro kaj baptopatrino al lokaj civitanoj ĉe baptado, same al orfoj kiel al infanoj de riĉuloj. Post 1760 spuroj pri Schreier-familio malaperas el la matrikulo de Bílovice. Unu el iliaj filoj, Johano, fariĝis rektoro de piarista gimnazio en la slovaka Banská Štiavnica – post eniro en la ordenon li akceptis nomon Norbert (1744-1811). Li fariĝis signifa slovaka filozofo, komponisto kaj teologo, apartenis al aktivistoj de la slovaka nacia renaskiĝo. En Slovakio estis antaŭ nelonge malkovritaj enskriboj pri komponaĵoj de Josef Schreier, kiuj povus pruvi, ke li vivis en la tiama Hungario kaj eble eĉ tie mortis.

Ĉeĥa lingvisto, tradukisto kaj historiisto Josef Jungmann skribis en sia „Historio de literaturo ĉeĥa“ (1825), ke moravia komponisto Schreier komponis plurajn operetojn en la hanakia dialekto ĉirkaŭ la jaro 1760. Verŝajne li verkis same la tekstojn kiel la muzikon, tial li aperas en libro pri ĉeĥaj verkistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aurea libertas („Ora libereco“ – ŝerca dialogo de du junuloj pri geedziĝo, laŭdo de fraŭleco)
  • Veritas exulans („Elpelita Vero“ – amara satiro pri la Mondo, kiu alianciĝis kun Politikisto, por komune likvidi la Veron aŭ almenaŭ elpeli ĝin en ekzilon)

Ĉi tiuj verkoj estas unuaj ĉeĥlingvaj kantodramoj, kiuj apartenas al la kulmino de ĉeĥa teatra arto en la tempo de baroko

  • Landembork (Komika opereto en la hanakia dialekto el la tempo de prusaj-aŭstraj militoj - oni atribuas ĝin al Josef Schreier, sed lia aŭtoreco ne estas bone dokumentita, same kiel aŭtoreco de tri paskaj oratorioj)
  • Pastorela in D (eta bela preĝeja komponaĵo, inspirita de valaĥia folklora muziko)
  • Missa pastoralis in C boemica (paŝtista meso kun pure moravia melodieco, bazita sur valaĥia popola medio. La plej granda komponaĵo verkita en Moravio en la 18-a jarcento. Trovita en 1983 de muzikologo Jan Trojan, profesoro de Janáček-Akademio de Muzaj Artoj en Brno. Bazo de la meso estas pastoreloj, scenetoj pri paŝtista vivo. Alternas kantoj en la lingvoj ĉeĥa, latina kaj valaĥia dialekto. Ili esprimas spontanan ĝojon de paŝtistoj, ke naskiĝis Disinjoro. Post estiĝo (1755–1760) kaj dum cent postaj jaroj ĝi estis tre populara en ĉiuj vilaĝaj preĝejoj en Moravio, oni ludis ĝin ankaŭ en Bohemio, Polujo kaj Hungarujo, poste ĝi falis en forgeson.)
  • Missa solemnis – (solena, latine kantata meso - majstroverko de la komponisto) – trovita en 2003 en Bratislava fare de profesoro Jan Trojan kaj lia amiko Zdeněk Smiřický, instruisto el Dřevohostice, iniciatinto de la novtempaj koncertoj.

Novtempaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Sonregistroj[redakti | redakti fonton]

  • Moravské Vánoční mše (Josef Schreier / „Missa pastoralis in C boemica“ - Milan Přívara / „O narození Pána Krista“ - Narodil se Kristus Pán - Uničov 2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jan Trojan: Josef Schreier - Missa pastoralis /in C boemica/ - Osudy moravské vánoční mše z 18. století.
  • Zdeněk Smiřický: Z mozaiky pamětihodností městečka Dřevohostice. (Historio de moravia Kristnaska meso el la 18-a jarcento – El mozaiko de memorindaĵoj de la urbeto Dřevohostice)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]