Johann Agricola (alkemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Agricola (1643)

Johann(es) AGRICOLA (naskiĝinta la 21-an de marto 1590 en Neunburg vorm Wald, mortinta la 1-an de aprilo 1668 en Vroclavo) estis germana kuracisto, alkemiisto kaj saleja fakulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Agricola, pri kies origino oni scias nenion klaran, pasigis multajn jarojn kiel goliardo en Polujo kaj Litovio; verŝajne li estis en 1606 lernanto de la renomita gimnazio en Quedlinburg sub la estrado de Philipp Leopoldi. El la jaroj 1611 ĝis 1614 li mem indikis esti aktivinta en Aŭstrujo (apud Gmunden), i.a kiel asitanto de la imperiestra kortega kuracisto Matthäus Judex. Longajn vojaĝojn li entreprenis en Supran Hungarlandon, Svisujon, Italujon kaj, disde Venecio tra Grekujo, al Rodoso kaj al Sirio, ĝis Aleksandrio. Aliaj vojaĝoj al Francujo, Anglujo kaj Skotujo (pri kiuj faris menciojn li) havas nun ne plu konatan daton.

En 1615 li doktoriĝis pri medicino ĉe la universitato de Bazelo antaŭ ekloĝo en Bad Frankenhausen (1615) kaj Altenburg (1616): ambaŭloke estis li urba ĉefkuracisto. En 1622 li iĝis supera inspektoro de la saksia-altenburga salejo en Bad Sulza. Tie, informite pri modernigoj en tiufake progresega Salzkammergut, enkondukis multajn teknikplibonigojn. Danke al akcioj li riĉiĝis; en 1627 li investis multon je pluraj kamparanaj bienoj en Müncheroda (Gleina) kaj Weischütz. En 1631 li estis forpelita de siaj bienoj pro la Tridekjara milito fuĝante al Jena ĉeŭniversitaten, antaŭ ol estiĝi civitano en 1632 en Naumburg (Saale). Tie ĉi li denove kuracistis ĝis denova forpeliĝo en 1638 pro militaj aĵoj. Poste li trovis protekton ĉe la universitato de Lepsiko kie aperis lia ĉefverko Chymische Medicin.

Ĉirkaŭ la jaro 1642-a estis disputo inter la apotekisto Georg Detharding kaj Johann Hintze el Szczecin kiu faris debiton per kuracilo Aurum Potabile kiu fariĝis laŭ recepto de Agricola. Detharding kiel la plejmulto kredis ke tiaĵoj ne eblis. La disputon finis nur la morto de Detharding. Helpis Agricola la amiko August Hauptmann.[1][2]

En 1645 li sekvis vokiĝon al Vroclavo kie li estis ĝismorte ĉefa oficiala kuracisto. En Silezio li faris ekspertizon pri ekspluatado de oro.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kurtzer Bericht von [...] der Rothen Ruhr, Erfurt 1616
  • Institutiones Chirurgicae. Oder Newe Feldscherer Kunst, Frankfurt 1634, Gdansko 1636, Leipzig 1638, Frankfurt 1643, Leipzig 1659, Dresden 1701 kaj 1716; nederlande: Amsterdam 1663
  • Chymische Medicin: ein Kompendium der Bereitung und Anwendung alchemistischer Heilmittel (originala titolo: Commentariorum, notarum, observationum & animadversionum in Johannis Poppii Chymische Medicin), noveldono fare de Oliver Humberg, Elberfeld 2000, ISBN 3-9802788-5-9.
  • Chirurgia parva, Nürnberg 1643, 1646, 1674

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oliver Humberg: Dr. Johann Agricola (1590–1668), ein Naumburger Arzt und Alchemist im Dreißigjährigen Krieg. Ĉe: Saale-Unstrut-Jahrbuch 11, 2006, p. 36–48.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Ulrich Brysch: August Hauptmann (1607–1674): Zu Leben, Werk und Wirkung eines Dresdner Arztalchemikers. Springer 2016, ISBN 978-3-86226-108-6, p. 72 ss.
  2. Johann Agricola: Nothwendige Schutzschrift und Ehrenrettung wider die schmähliche und vom Teufel selber dictierte famos Schrift und Pasquil welĉe Georg Detharding ausgesynnet, 1648