Joe Chialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Chialo (2023)

Joe CHIALO (naskiĝinta la 18-an de julio 1970 en Bonn) estas germana muzikmanaĝero kaj politikisto de CDU. De la 27.4.2023 estas li senatoro berlina pri kulturo kaj socia kuniĝo en la kabineto de urbestro Kai Wegner.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de tanzaniaj diplomatoj li naskiĝis en Bonn. Kiam li estis etinfano, la sepkapa familio transloĝiĝis al Daresalamo; reveno Germanujon estis en 1979. Sed nur kelkajn monatojn pli malfrue la gepatroj devis ekdeĵori en Svedujo. Por ebligi al la du plej aĝaj filoj bonan edukadon, ili estis sendataj al katolika gimnazio en Neunkirchen-Seelscheid. Tie Chialo trapasis la abiturientan ekzamenon.[1]

Unue li trejniĝis labori ĉe ilar-fara frezmaŝino.[2] Poste li studis en Erlangen historion, politikon kaj ekonomiajn ŝtatsciencojn; anstataŭ finstudo li iĝis eksstudanto kaj dediĉis sin al muziko.[3][4]

En 1991 Chialo iĝis kantanta membro de la du jarojn antaŭe fondita nurenberga bando Blue Manner Haze. La du albumoj Another Confused Youth Production (1991) kaj Blue Manner Haze (1995) iel fiaskis; samjare la trupo neniiĝis.[5][6] La spertoj tamen estis gravaj por konatiĝi kun kulturuloj. En 2009 Chialo fondis la markon Airforce1 Records kaj naŭ jarojn poste Afroforce1 kiel ero de Universal Music.[7] Celo estis la antaŭenigo de muziko afrika. Tiel Airforce1 Records[8] gastigas artistojn kiel Santiano, la aktoron Matthias Schweighöfer, The Kelly Family, Ben Zucker, Sarah Zucker kaj la dancmuzik-diskĵokeon Noel Holler.[9]

Okaze de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019 apartenis Chialo al la germana ĵurio.[10] Lia en 2022 aperinta membiografio Der Kampf geht weiter titoliĝas laŭ la lastaj vortoj kiujn la patro de Chialo diris en la sola restanta telefona alvoko.[11]

Chialo estas edziĝinta havante filinon. Li estas romkatolika.[12]

Kariero politikista[redakti | redakti fonton]

Dum al 1990-aj jaroj estis Chialo membro de La Verduloj admirante Joschka Fischer. Li forlasis la partion pro la partopreno de Bundeswehr por NATO dum la Kosova Milito.[13]

En 2016 li ekpartianis ĉe la kristandemokratoj kaj kandidatis en 2021 kiel rekta propositulo por la Bundestag-balotdistrikto en Berlin-Spandau/Charlottenburg Nord.[14] Tutgermanlande li konatiĝis kiam Armin Laschet, kanceliera kandidato prezentis lin kiel membron de sia teamo respondecantan pri arto kaj kulturo.[15] Finfine Chialo ne iĝis ano de Bundestag. En januaro 2022 Chialo estis elektita en la federacian partiestraron de CDU.[16] En la 27.4.2023 Chialo iĝis senatoro berlina.

En januaro 2024 Chialo deklaris ke publika, financa helpo estonte nur estos donata post konfeso de malŝato de antisemitismo fare de la helppetantoj.[17]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Kampf geht weiter: Mein Leben zwischen zwei Welten. Murmann Publiŝers, Hamburg 2022, ISBN 978-3-86774-744-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jana Simon: Wer ist Joe Chialo? (=Zeitmagazin, 7), 8.2.2024, p. 31 ss.
  2. "Meine Story"
  3. Sarah Knauth: "Joe Chialo privat: Familie und Musik – So lebt der CDU-Politiker" - ĉe: news.de, 17.9.2021
  4. Jan Heidtmann: "Türsteher, Sänger, Senator" - ĉe: SZ, 10.3.2023
  5. "Blue Manner Haze"
  6. "Blue Manner Haze. Spirit of Metal"
  7. Nokuthula Zwane: "Mi Casa bags international record deal" - ĉe: Shwashi, 22.5.2020
  8. Knut Schlinger: "Universal Music und Joe Chialo tanken Airforce1 Records auf" - ĉe: MusikWoche, 9.1.2017
  9. publikigoj de Airforce1 Records
  10. "ESC-Jury mit Schulte, Louisan und Santos"
  11. Jan Klüveler: "Berlin ist kein Luftkurort" - ĉe: Die Welt, 25.4.2023
  12. "Politik in cool: Joe Chialo wird Berlins Kultursenator" - ĉe: DW, 27.4.2023
  13. Georg Meck: "Ich bin nicht der Quoten-Schwarze" - ĉe: FAZ, 1.11.2020
  14. Stefan Alberti: "Der erste PoC-Kandidat der Berliner CDU" - ĉe: TAZ, 18.7.2021
  15. Tom Schneider: "Team Laschet" - ĉe: Tagesschau.de, 3.9.2021
  16. Andreas Gandzior: "Joe Chialo: Aus dem Zukunftsteam in den CDU-Bundesvorstand" - ĉe:Berliner Morgenpost, 22.1.2022
  17. "Chialo: Klausel gegen Antisemitismus bei Fördergeldern für Kultur" - ĉe: Monopol, 4.1.2024