Saltu al enhavo

Jimmie Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmie Davis
Persona informo
Jimmie Davis
James H. Davis
Naskiĝo 11-an de septembro 1899 (1899-09-11)
en Quitman
Morto 5-an de novembro 2000 (2000-11-05) (101-jaraĝa)
en Baton Rouge
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Luiziana Universitato
Louisiana Christian University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantaŭtoro
kantoverkisto
politikisto
entreprenisto
komponisto
kantisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kontreo kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jimmie DAVIS (elp. ĜImi DEJvis), plenanome James Houston Davis (n. la 11-an de septembro, 1899 – m. la 5-an de novembro, 2000), estis subŝtatestro de Luiziano, Usono, kaj konata kantisto de muzikaĵoj kaj sanktaj kaj sekularaj. Li havis landskalan popularecon en la ĝenroj country kaj gospelo de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj. Li estis subŝtatestro de Luiziano dufoje, 1944-1948 kaj 1960-1964. Li estas membro de la Country Music Hall of Fame kaj la Louisiana Music Hall of Fame. De antaŭ sia morto ĝis la 18-a de marto, 2011, li estis la plej maljuna ekssubŝtatestro en la historio de Usono.