Saltu al enhavo

Jean-Luc Mélenchon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Luc Mélenchon
Persona informo
Jean-Luc Mélenchon
Naskonomo Jean-Luc Antoine Pierre Mélenchon
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1951 (1951-08-19) (72-jaraĝa)
en Tanĝero,  Internacia Zono de Tanĝero
Lingvoj francahispana vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater University of Franche-Comté (en) Traduki - Bakalaŭro de Filozofio (1969–1972)
Lycée Regnault (en) Traduki
Lycée Pierre-Corneille (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio La France insoumise (2016–)
Partio de Maldekstro (2008–)
Socialista Partio (1976–2008)
Internationalist Communist Organisation (en) Traduki (1972–1976) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean-Luc Mélenchon
Familio
Amkunulo Sophia Chikirou Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Santerre vd
Okupo politikisto
gimnazia instruisto
corrector (en) Traduki
ĵurnalisto
politika karikaturisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Luc MÉLENCHON (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1951 en Tanĝero (Maroko)) estas franca maldekstra politikisto.

Ano de la Socialista Partio de 1976, li laŭvice estis elektata kiel municipa konsiliano de Massy (Masi) en 1983, departementa konsiliano de Essonne en 1985 kaj senatano de tiu departemento en 1986. Li estis ministro deligita pri metia instruado en la registaro de Lionel Jospin inter 2000 kaj 2002. Li estis elektata kiel eŭropdeputito en 2009 kaj reelektita en 2014.

Li estis ano de maldekstra frakcio de la Socialista Partio ĝis la kongreso de Reims en 2008, post ĉi tiu li deiris de la Socialista Partio kaj fondis la Partion de Maldekstro kiun li prezidis ĝis 2014. En 2016, li iniciatis novan movadon por la venonta prezidanta baloto: La France insoumise (La Nesubmetata Francio).

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2012 en Francio. Li finis kvaran, kunigante 11,10% de la nesindetenaj voĉdonoj (3 984 822 voĉdonoj). Dum la kampanjo, li subskribis petskribon por ebligi esperanton kiel nedeviga lingvo por la abiturienta ekzameno[1].

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2017 en Francio. Li finis kvaran, kunigante 19,58% de la nesindetenaj voĉdonoj (7 060 885 voĉdonoj).

Prezidanta batalo de 2022[redakti | redakti fonton]

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio. Li obtenis 7 714 949 voĉon, t.e. 21,95 % de la nesindetantoj, ne sufiĉajn por partopreni al la dua raŭndo, ĉar tio metis lin en la tria pozicio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]