Japan (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japan koncerte en 1979 (Karn, maldekstre, kaj Sylvian).
Japan en novembro 1982.

Japan estis angla bando de novonda muziko formita en 1974 en Catford, Suda Londono, fare de David Sylvian (voĉo, gitaro, klavaro), Steve Jansen (drumoj), Richard Barbieri (klavaroj) kaj Mick Karn (basgitaro). Dekomence bando influita de Glam-roko, Japan disvolvigis sian sonstilon kaj androginecan aspekton por aligi elementojn de elektronika muziko kaj eksterlandajn influojn, finfine iĝante grava influo en la brita panoramo de la Novromantikuloj de la 1980-aj jaroj.[1]

Japan atingis sukceojn fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj, per la meto de naŭ sukcesaĵoj en la britaj 40 pintaj, kiel la numero 5a unuopaĵo de 1982 nome "Ghosts", kaj atingante britan numeron 5an per la koncerta albumo Oil on Canvas (1983). La bando disiĝis en decembro 1982, ĝuste kiam ili estis ekĝuante komercan sukceson kaj en Britio kaj eksterlande. Iliaj membroj aliris al aliaj muzikaj projektoj, kvankam ili re-formiĝis por mallonge komence de la 1990-aj jaroj sub la nomo Rain Tree Crow, publikigante albumon en 1991.

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • David Sylvian – kantisto, gitaroj, klavaroj (1974–1982, 1990–1991)
  • Mick Karn – basgitaroj, saksofono, apoga kantisto (1974–1982, 1990–1991; mortis en 2011)
  • Steve Jansen – drumoj, perkuto, klavaroj (1974–1982, 1990–1991)
  • Richard Barbieri – klavaroj, sinteziloj (1974–1982, 1990–1991)
  • Rob Dean – gitaroj, apoga kantisto (1975–1981)

Koncertanoj[redakti | redakti fonton]

  • Jane Shorter – saksofono (1979-1980)
  • David Rhodes – gitaroj (1981)
  • Masami Tsuchiya – gitaroj, klavaroj (1982)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978 Adolescent Sex
  • 1978 Obscure Alternatives
  • 1979 Quiet Life
  • 1980 Gentlemen Take Polaroids
  • 1981 Tin Drum
  • 1991 Rain Tree Crow

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1983 Oil on Canvas

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankeny, Jason. "Japan | Biography | AllMusic". AllMusic. Alirita la 28an de oktobro 2019.