James P. Gray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James P. Gray

James P. Gray, plene James Polin Gray, neformale Jim Gray (naskiĝis la 14-an de februaro 1945 en Vaŝingtono) estas usona juristo kiu kandidatis por la ofico de usona vicprezidento en 2012, kiel kandidato de la Libertariana Partio kun prezidenta kandidato Gary Johnson.

Li estis juĝisto en Kantono Orange de 1983 ĝis 2009. En 2004 la Librtariana Partio kandidatigis lin por senatano de Kalifornio. Li verkis kelkajn librojn pri juraj temoj, kaj unu muzikalon pri usonaneco.