Jaakov Rotblit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaakov Rotblit
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1945 (1945-02-13) (79-jaraĝa)
en Ĥajfo
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Hugim High School
Okupo
Okupo ĵurnalistokantoverkistokantisto
TTT
Retejo https://yaacovrotblit.co.il/
vdr

Jaakov "Jankele" ROTBLIT (hebree: יעקב רוֹטְבְּלִיט; prononco [JaKOV ROT:blit] la familia nomo germanlingve signifas "ruĝa folio"; la 13-a de februaro 1945 en Hajfo) estas israela kantisto-kantoverkisto, kaj ĵurnalisto, kiu estas plej bone konata por lia kontraŭmilita kanto Ŝir LaŜalom [1].

Kantverkado[redakti | redakti fonton]

La unua kanto de Rotblit, "Zemer Ŝekazeh" (זמר שכזה, "Tia Kanto") estis registrita en 1968. Lia dua kanto, "Ŝir LaŜalom" (שיר לשלום, "Kanto al Paco") estis verkita en 1969 kaj fariĝis himno de la israela paca movado. La kanto estis aranĝita al muziko de Jair Rosenblum [2].Dum lia muzika kariero, Rotblit skribis dekduojn de popularaj kantoj, inter ili la jenon:

  • "Ima Adama" (Panjo Ter'),
  • "Kama Tov ŜeBata HaBaita" (Kiom bone ke vi revenis hejmen),
  • "Ani Roeh Otah BaDereĥ LaGimnasia" (Mi vidas vin laŭ la vojo al la gimnazio),
  • "Kafe Turki" (Turka kafo),
  • "Ŝabatot VeHagim" (Sabatoj kaj Festotagoj),
  • "Ba' MeAhava" (Venas de amo),
  • "Aĥrei Estrim Ŝana" (Post dudek jaroj),
  • "Ĥoze Leĥ Bracĥ" (Vizisto, fuĝu for),
  • "Loaĥ VaGir" (Tabulo kaj kalko),
  • "Dvarim ŜeRaciti Lomar" (Aferoj kiuj mi volis diri),
  • "Roim Raĥok Roim Ŝakuf" (Vidante fore, vidante trapenetre)
  • kaj "Darkenu" (Nia vojo).

Rotblit verkis kantojn por la plej popularaj kantistoj en Israelo, inter ili Arik Einstein, Ŝmulik Kraus, Jehudit Ravic, Ŝalom Ĥanoĥ, Matti Kaspi, Nurit Galron, Riki Gal, Korin Elal, Jehuda Poliker, Ŝlomo Artzi, Miki Gavrielov, Josie Katz, TiSlam, Izhar Aŝdot, Aĥrit HaJamim, Danni Bassan, Jigal Baŝan, Ariel Zilber kaj Ninet Tajeb.

Pluraj artistoj eldonis tutajn albumojn en kunlaboro kun Rotblit, inkluzivanta Arik BaDeŝe Etzel Avigdor de Einstein (1971), Baa MeAhava (venas de amo) de Jehudit Ravic (1987), samnoma albumo de Danni Bassan (1986), Galgal Mistovev (turniĝanta rado) de Ŝmulik Kraus (1982), Aĥrei Esrim Ŝana (post dudek jaroj) (1988), Jedidoti LaSviva (amikeca al la medio) (1994) kaj Yom Rodef Yom (tago sekvas tagon) (2003).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la membiografio de Rotblit. Arkivita el la originalo je 2019-11-14. Alirita 2021-12-17.
  2. On the collaboration between Rotblit and Rosenblum on "Shir LaShalom", see Regev, Motti. (2004) Popular Music and National Culture in Israel. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-23652-3. .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]