János Szlávy
SZLÁVY János (sla:vi) estis hungara jurpraktikanto, jakobeno naskita en Nagyvárad la 6-an de januaro 1772 kaj mortinta en ? la 29-an de aŭgusto 1840. Li estis la pli juna frato de György Szlávy
Kariero[redakti | redakti fonton]
Szlávy estis kondamnita al morto en 1795 pro la partopreno en la hungara jakobena movado, sed li ricevis amnestion. Post 8 jara malliberigo li liberiĝis en 1803 kaj poste li mastrumadis en sia bieno de Bihar.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon
- informo hungare